Wuzhen---fenestro de interreto

(GMT+08:00) 2017-12-05 10:52:31     Redaktoro:Selena


Ĉina orienta urbeto Wuzhen estas eterna okazigejo por Monda Interreta Konferenco kaj ankaŭ estas grava fenestro de disvolviĝo de la interreto. Lokano Wu Peiyu vivas en Wuzhen je preskaŭ 60 jaroj, ŝi diris al raportisto: kvankam ni ne estas en granda urbo, tamen ni ankoraŭ povas sekvi la ĝeneralan tendencon de la mondo, ekzemple ni komencis uzi la pagmanieron Alipay per poŝtelefono antaŭ dek jaroj. Wu Peiyu estas laboranto de Centro de Volontuloj en Wuzhen. Ŝi aldonis, ke antaŭe la centro servis per teotrinkaĵo al volontuloj kiam ili ripozis en la centro, kaj nun en la centro oni ankaŭ povas ŝarĝi poŝtelefonon aŭ lui ŝarĝilon. Wuzhen-ano Wu Peiyu vidas grandan disvolviĝon de la interreto en Ĉinio per siaj propraj okuloj.


1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin