Novaĵoj  (Decembro 05)

(GMT+08:00) 2017-12-05 18:03:05     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Kanado konsentis publikigi komunan deklaron pri klimatŝanĝiĝo; Houthi mortigis jemenan eksprezidenton kaj liajn familianojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Kanado lunde konsentis publikigi komunan deklaron pri klimatŝanĝiĝo kaj pura kresko dum la dua kunveno de la jara dialogo inter ĉefministroj de la du landoj. La du flankoj ankaŭ konsentis starigi du ministronivelajn dialogojn inter siaj respektivaj departementoj de medio kaj pura energio.

Dum intertraktado kun vizitanta kanada ĉefministro Justin Trudeau, ĉina ĉefministro Li Keqiang konfirmis la pozitivajn rolojn de la jara dialogo inter ĉefministroj, la jara renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj, ekonomia kaj financa strategia dialogo, kaj ankaŭ la dialogo pri nacia sekureco kaj laŭleĝa regado. Li vokis al la du landoj grandigi komunajn interesojn surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Li proponis, ke la du flankoj grandigu dudirektajn investojn, instigu entreprenojn de la du landoj investi inter si kaj kune ekspluati triapartiajn merkatojn. Li vokis la du flankojn ĉerpi potencialon de kunlaboro en la kampoj de pura teknologio, aviado kaj aerokosmo, civila nukleenergio kaj agrikultura scienco. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj sukcesigi la Ĉina-Kanadan Jaron de Turismo en la venonta jaro.

Trudeau diris, ke li aprezas la atingojn de la ekonomia disvolvado de Ĉinio kaj la rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj. Li diris, ke Kanado volas labori kun Ĉinio por subteni altnivelajn interŝanĝojn, plibonigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, grandigi interpopolajn interŝanĝojn kaj akceli amikecon en la spirito de reciproka profito. Li aldonis, ke Kanado subtenas liberan komercon, aktive partoprenas en la tutmondiga procezo, kaj volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por antaŭenigi tutmondiĝon kaj liberan komercon kaj kontribui al la daŭripova evoluado de la mondo.

Post la intertraktado, la du ĉefministroj ĉeestis la subskribon de tri kunlaboraj dokumentoj pri edukado, manĝaĵa sendanĝereco kaj energio.

Altranga oficialulo de la grupo Houthi konfirmis al la novaĵ-agentejo Xinhua lunde, ke eksa prezidento Ali Abdullah Saleh, lia nevo, parencoj kaj asistanto de ĝenerala sekretario de la partio de Saleh estis mortigitaj.

La oficialulo diris al Xinhua, ke Saleh kaj asistanto de ĝenerala sekretario de lia partio Yasser al-Awadhi estis mortigitaj lunde matene, dum ili intencis eskapi tra la distrikto Khawlan en la sudorienta antaŭurbo de Sanao survoje al la provinco Marib sub la regado de la registaro subtenata de Saud-Arabio.

La oficialulo aldonis, ke Tarek, nevo de Saleh, estis mortigita lunde frumatene en sia hejmo en la kvartalo Haddah en la ĉefurbo Sanao, kaj ankaŭ Arif al-Zuka, ĝenerala sekretario de la partio de Saleh, estis mortigita en Sanao.

La sekureca situacio kaj konfliktoj en la ĉefurbo Sanao kaj ĉirkaŭaj provincoj iom mildiĝis. Samtempe, militaviadiloj de la koalicio gvidata de Saud-Arabio ankoraŭ ŝvebis super la ĉefurbo.

La Plej Supera Kortumo de Usono lunde permesis al la tria versio de la vojaĝa malpermeso de la registaro de Trump validiĝi, influante civitanojn el ok landoj eniri en Usonon.

La decido nuligis leĝajn restriktojn postulatajn de malsupraj kortumoj al la vojaĝa malpermeso, kiuj baras al ĉiuj civitanoj de Sirio, Irano, Ĉadio, Jemeno, Somalio, Libio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj ankaŭ iuj oficialuloj el Venezuelo eniri en Usonon.

La Blanka Domo diris lunde, ke prezidento Donald Trump prokrastos decidi, ĉu Usono translokos de Tel-Avio al Jerusalemo sian ambasadorejon en Israelo.

Hogan Gidley, gazetara oficialulo de la Blanka Domo, diris, ke nun la Blanka Domo prenas neniun agadon pri translokado de la ambasadorejo, kaj ĝi publikigos la decidon en la venontaj kelkaj tagoj.

La franca prezidentejo diris lunde en komunikaĵo, ke tiutage franca prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump kaj esprimis maltrankvilon pri tio, ke Usono eble faros unuflankan decidon pri Jerusalemo.

La komunikaĵo diris, ke Macron esprimis sian maltrankvilon al Trump pri la ebleco, ke Usono unuflanke agnoskos Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo.

Macron diris, ke la statuso de Jerusalemo devos esti decidita en la kadro de paca intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke usona prezidento Donald Trump konsideras agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo kaj eble anoncos tion merkrede.

Unuiĝintaj Nacioj diris lunde, ke Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de UN pri politikaj aferoj, vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) de mardo ĝis vendredo.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Feltman renkontiĝos kun oficialuloj de la KDPR por diskuti demandojn pri reciproka intereso kaj zorgo. Li renkontiĝos ankaŭ kun la landa teamo de UN kaj membroj de la diplomatia misio, kaj ankaŭ vizitos la ejojn de projektoj de UN.

Dujarric diris, ke la vizito estis proponita unue en septembro, sed fine estis konfirmita en la 30a de novembro.

Lunde en la stabejo de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj en la kenja ĉefurbo Najrobio malfermiĝis la 3a Sesio de la Media Asembleo de UN. Pli ol 4 000 gvidaj figuroj de politikaj kaj komercaj rondoj kaj reprezentantoj de ne-registaraj institucioj el la tuta mondo diskutos pri rimedoj kontraŭ poluado en la 3-taga kunevno.

La sesio kun la temo "Cele al Senpolua Planedo" celas unuiĝi kun fortoj de registaroj, entreprenoj, civila socio kaj individuoj kaj preni agadojn kontraŭ ĉia poluado. En la kunveno estos adoptita serio da rezolucioj por trakti defiojn al la sano de la medio.

Kostarika ministro pri medio kaj energio Edgar Gutierrez, prezidanto de la sesio, diris, ke la komuna celo de la internacia komunumo devas esti preno de efikaj rimedoj por redukti poluon. Li aldonis, ke la homaro povas fari la teron pli pura kaj savi sennombrajn vivojn, nur se ni komencu fortan kolektivan agadon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin