Ĉinio kaj Kanado konsentis publikigi komunan deklaron pri klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2017-12-05 14:36:56     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Kanado lunde konsentis publikigi komunan deklaron pri klimatŝanĝiĝo kaj pura kresko dum la dua kunveno de la jara dialogo inter ĉefministroj de la du landoj.

La du flankoj ankaŭ konsentis starigi du ministronivelajn dialogojn inter siaj respektivaj departementoj de medio kaj pura energio.

Dum intertraktado kun vizitanta kanada ĉefministro Justin Trudeau, ĉina ĉefministro Li Keqiang konfirmis la pozitivajn rolojn de la jara dialogo inter ĉefministroj, la jara renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj, ekonomia kaj financa strategia dialogo, kaj ankaŭ la dialogo pri nacia sekureco kaj laŭleĝa regado. Li vokis al la du landoj grandigi komunajn interesojn surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito. Li proponis, ke la du flankoj grandigu dudirektajn investojn, instigu entreprenojn de la du landoj investi inter si kaj kune ekspluati triapartiajn merkatojn. Li vokis la du flankojn ĉerpi potencialon de kunlaboro en la kampoj de pura teknologio, aviado kaj aerokosmo, civila nukleenergio kaj agrikultura scienco. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj sukcesigi la Ĉina-Kanadan Jaron de Turismo en la venonta jaro.

Trudeau diris, ke li aprezas la atingojn de la ekonomia disvolvado de Ĉinio kaj la rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj. Li diris, ke Kanado volas labori kun Ĉinio por subteni altnivelajn interŝanĝojn, plibonigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, grandigi interpopolajn interŝanĝojn kaj akceli amikecon en la spirito de reciproka profito. Li aldonis, ke Kanado subtenas liberan komercon, aktive partoprenas en la tutmondiga procezo, kaj volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por antaŭenigi tutmondiĝon kaj liberan komercon kaj kontribui al la daŭripova evoluado de la mondo.

Post la intertraktado, la du ĉefministroj ĉeestis la subskribon de tri kunlaboraj dokumentoj pri edukado, manĝaĵa sendanĝereco kaj energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin