Novaĵoj  (Decembro 06)

(GMT+08:00) 2017-12-06 17:30:54     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Britio kaj Ĉinio plifortigos interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn; libana ĉefministro Hariri retiris sian rezignon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Londono, brita ĉefministro Theresa May renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu Yandong, kiu estas tie por 4-taga vizito, kaj ambaŭ flankoj promesis plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn por firmigi la socian fundamenton de duflankaj rilatoj.

Liu estas tie por kunprezidi, kun brita ministro pri sano Jeremy Hunt, la kvinan jaran ĉina-britan altnivelan interpopolan dialogon, kiu estas la plej altnivela duflanka dialogo okazigita en Britio ĉi-jare.

Liu diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, kaj ke la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Theresa May en julio dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo, Germanio helpis cementi la direkton de la disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigita en oktobro injektis fortan impulson en la ĉina-britajn rilatojn, kaj la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo liveras gravajn oportunojn por kunlaboro inter la du flankoj.

La ĉina vicĉefministro proponis, ke ambaŭ flankoj plifortigu reciprokan politikan fidon, traktu malkonsentojn konvene kaj antaŭenpuŝu praktikan kunlaboron en diversaj kampoj. Ŝi aldonis, ke la interpopolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio akiris substancajn rezultojn de post kiam la mekanismo estis lanĉita antaŭ kvin jaroj, kaj altnivelaj dialogoj ludis gravan rolon en fortigo de kompreno kaj amikeco inter la du popoloj.

Dum la renkontiĝo, May gratulis Ĉinion pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, dirante, ke Britio atribuas grandan gravecon al la disvolvaj celoj prezentitaj de la ĉina prezidanto. Ŝi aldonis, ke Britio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj dialogojn kun Ĉinio, daŭre plifortigi kunlaboron en la kampoj de edukado, scienco kaj tekniko, novigo, kulturo kaj virinaj rajtoj, por stabila kresko de duflankaj rilatoj.

La 4a Monda Interreta Konferenco finiĝis marde en la ĉina orienta urbeto Wuzhen post tri tagoj da diskutoj kaj ekspozicioj de pintklasaj interretaj produktoj.

Dum la konferenco, registaraj reprezentantoj, estroj de internaciaj organizoj, fakuloj, kleruloj kaj entreprenistoj partoprenis en 20 forumoj, montrante siajn atingojn en novigado kaj diskutante rimedojn de kunlaboro.

En forumo pri interreto kaj financo, Liu Zhengrong, vicprezidanto de la novaĵ-agentejo Xinhua, diris, ke reglamenti publikigon de financaj informoj en interreto estas nemankigebla afero por certigi financan sekurecon. Liu diris, ke interreto ne ŝanĝas la regulojn de financa reglamentado, sed atribuas al ĝi novajn konotaciojn kaj postulojn.

Famaj teknologiaj kompanioj el diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Apple, Alibaba kaj Huawei, publikigis siajn plej freŝajn produktojn en la konferenco.

La Komerca Aviadila Kompanio de Ĉinio, fabrikanto de la ĉina giganta pasaĝeraviadilo C919 en Ŝanhajo, diris marde, ke mendoj por la aviadilo C919 jam kalkuliĝis al 785, post kiam la lukompanio sub la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio subskribis novan interkonsenton por aĉeto de 55 aviadiloj de la tipo C919.

Tio faras la lukompanion sub la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio la plej granda aĉetanto de C919 kun totala mendo de 100 aviadiloj. La lukompanio fariĝis la plej granda kliento de la Komerca Aviadila Kompanio de Ĉinio por enlanda aviadilo.

Kun norma flugdistanco de 4 075 kilometroj, la aviadilo C919 estas komparebla kun la ĝisdatigita Airbus 320 kaj la novaj generacioj de 737 de Boeing. Ĝi finis sian virgan flugon en majo en Ŝanhajo, kaj faris sian unuan interurban flugon, de Ŝanhajo ĝis Xi'an, meze de novembro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis merkrede en Pekino, ke prezidento de la Korea Respubliko Moon Jae-in faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 13a ĝis la 16a de decembro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Libana ĉefministro Saad Hariri marde retiris sian rezignon, kio metis finon al la ŝtormo estigita de li.

Tiutage libana prezidento Michel Aoun prezidis specialan kunvenon de la kabineto, la unuan kunsidon de la kabineto post kiam Hariri deklaris demision en la 4a de novembro.

En deklaro publikigita post la kunveno, la kabineto esperimis bonvenon al lia retiro de la rezigno kaj unuanime aprobis la novan politikon ne implikiĝi en regiona konflikto. Ĉiuj politikaj frakcioj de la lando promesis, ke ili ne enmiksiĝos en iun ajn regionan disputon, konflikton aŭ militon kaj estos fidelaj al tiu politiko.

Hariri subite deklaris rezignon pri ĉefministreco en la 4a de novembro dum vizito en Saud-Arabio kaj akuzis Iranon kaj ĝian agenton Hezbollah pri interveno en aferojn de arabaj landoj. Sub la mediacio de Francio, Hariri revenis al sia lando en la 21a de novembro kaj deklaris prokrasti la rezignon.

La iraka Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj marde publikigis deklaron, dirante, ke lastatempe ili revenigis el Sirio proksimume 3 000 irakajn civilulojn, kiuj rifuĝis pro milito.

La deklaro diris, ke kunlabore kun la Ministerio de Transportado, la Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj sukcese revenigis 2 800 irakajn civilulojn el la tendaro en la siria nordorienta provinco Al Hasakah kaj loĝigis ilin en tendaron en suda Mosulo.

Krome, la Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj revenigis 182 aliajn civilulojn en la siria norda regiono Aazaz, kaj nun ili estas loĝigitaj en la iraka norda provinco Duhok.

La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco por Mez-Oriento diris marde, ke la nombro de mortintoj pro konfliktoj en la jemena ĉefurbo Sanao kreskis ĝis 234, kaj 400 aliaj estis vunditaj, inkluzive de 383 severe vunditaj.

Robert Mardini, regiona direktoro de la komitato, diris, ke iliaj teamoj nun faras ĉion, kion ili povas por provizi hospitalojn per medikamentoj, kirurgiaj materialoj kaj fuelo.

Lunde, batalistoj de la grupo Houthi mortigis eksan prezidenton Ali Abdullah Saleh, liajn parencojn kaj liajn altrangajn asistantojn post tri tagoj da letalaj strataj konfliktoj inter la movado Houthi kaj armitaj subtenantoj de Saleh en Sanao.

Oficialuloj el la partio de Saleh subtenata de Saud-Arabio promesis venĝi la morton de sia gvidanto kaj daŭrigi batalon kontraŭ Houthi.

La bataloj unue eksplodis je semajno post kiam la lojalaj partizanoj de Saleh malhelpis membrojn de Houthi eniri moskeon administratan de Saleh por sekurigi proksiman religian celebradon organizitan de la grupo sur la placo Sabeen en centra Sanao.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin