Totalaj mendoj por giganta aviadilo C919 de Ĉinio atingis 785

(GMT+08:00) 2017-12-06 13:53:03     Redaktoro:Yu

La Komerca Aviadila Kompanio de Ĉinio, fabrikanto de la ĉina giganta pasaĝeraviadilo C919 en Ŝanhajo, diris marde, ke mendoj por la aviadilo C919 jam kalkuliĝis al 785, post kiam la lukompanio sub la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio subskribis novan interkonsenton por aĉeto de 55 aviadiloj de la tipo C919.

Tio faras la lukompanion sub la Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio la plej granda aĉetanto de C919 kun tuta mendo de 100 aviadiloj. La lukompanio fariĝis la plej granda kliento de la Komerca Aviadila Kompanio de Ĉinio por enlanda aviadilo, ĉar ĝi ankaŭ subskribis interkonsenton por 30 el la unuaj enlande produktitaj regionaj aviadiloj ARJ21-700 en marto de 2015.

Kun norma flugdistanco de 4 075 kilometroj, la aviadilo C919 estas komparebla kun la ĝisdatigita Airbus 320 kaj la novaj generacioj de 737 de Boeing. Ĝi finis sian virgan flugon en majo en Ŝanhajo, kaj faris sian unuan interurban flugon, de Ŝanhajo ĝis Xi'an, meze de novembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin