Irako revenigis proksimume 3 000 siajn delokitajn civilulojn el Sirio

(GMT+08:00) 2017-12-06 14:16:13     Redaktoro:Yu

La iraka Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj marde publikigis deklaron, dirante, ke lastatempe ili revenigis el Sirio proksimume 3 000 irakajn civilulojn, kiuj rifuĝis pro milito.

La deklaro diris, ke kunlabore kun la Ministerio de Transportado, la Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj sukcese revenigis 2 800 irakajn civilulojn el la tendaro en la siria nordorienta provinco Al Hasakah kaj loĝigis ilin en tendaro en suda Mosulo.

Krome, la Ministerio pri Rifuĝintoj kaj Enmigrintoj revenigis 182 aliajn civilulojn en la siria norda regiono Aazaz, kaj nun ili estas loĝigitaj en la iraka norda provinco Duhok.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin