Britio kaj Ĉinio plifortigos interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn

(GMT+08:00) 2017-12-06 15:00:15     Redaktoro:Yu

Marde en Londono, brita ĉefministro Theresa May renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu Yandong, kiu estas tie por 4-taga vizito, kaj ambaŭ flankoj promesis plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn por firmigi la socian fundamenton de duflankaj rilatoj.

Liu estas tie por kunprezidi, kun brita ministro pri sano Jeremy Hunt, la kvinan jaran ĉina-britan altnivelan interpopolan dialogon, kiu estas la plej altnivela duflanka dialogo okazigita en Britio ĉi-jare.

Liu diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, kaj ke la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj May en julio dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo, Germanio helpis cementi la direkton de la disvolviĝo de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigita en oktobro injektis fortan impulson en la ĉina-britajn rilatojn, kaj la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo liveras gravajn oportunojn por kunlaboro inter la du flankoj.

La ĉina vicĉefministro proponis, ke ambaŭ flankoj plifortigu reciprokan politikan fidon, traktu malkonsentojn konvene kaj antaŭenpuŝu praktikan kunlaboron en diversaj kampoj. Ŝi aldonis, ke interpopolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio akiris substancajn rezultojn de post kiam la mekanismo estis lanĉita antaŭ kvin jaroj, kaj altnivelaj dialogoj ludis gravan rolon en fortigo de kompreno kaj amikeco inter la du popoloj.

Dum la renkontiĝo, May gratulis Ĉinion pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, dirante, ke Britio atribuas grandan gravecon al la disvolvaj celoj prezentitaj de la ĉina prezidanto. Ŝi aldonis, ke Britio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj dialogojn kun Ĉinio, daŭre plifortigi kunlaboron en la kampoj de edukado, scienco kaj tekniko, novigo, kulturo kaj virinaj rajtoj, por stabila kresko de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin