Ĉinio atendas plibonigon de rilatoj kun Korea Respubliko

(GMT+08:00) 2017-12-06 17:56:52     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede en Pekino, ke prezidento de la Korea Respubliko Moon Jae-in faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 13a ĝis la 16a de decembro laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, diris, ke la ĉina flanko atendas, ke lia vizito ludos pozitivan rolon por akceli plibonigon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj antaŭenigi duflankan komunikadon pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke tio estas la unua vizito de Moon al Ĉinio de post lia enoficiĝo kiel prezidento, kaj dum la restado en Ĉinio, li vizitos Pekinon kaj Chongqing.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin