Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en Pekino, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos la 15an Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio en Nov-Delhio en la 11a de decembro.
Geng diris en gazetara konferenco, ke dum la kunveno, la ministroj interŝanĝos opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo kaj diskutos manierojn por antaŭenpuŝi triflankan pragmatan kunlaboron.