Xi urĝas respekti volon de evoluantaj landoj en disvolvado de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2017-12-07 14:58:14     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la internacian komunumon respekti kaj pripensi la volon de la popoloj de evoluantaj landoj en la disvolvado de homaj rajtoj.

Xi faris la rimarkojn en gratula mesaĝo al la Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj, kiu malfermiĝis en Pekino ĵaŭde.

Li esprimis varmajn gratulojn pro la okazigo de la forumo, kiu diskutos pri la antaŭenigo de homaj rajtoj en evoluantaj landoj kaj la mondo.

La mesaĝo diris, ke homaj rajtoj devas kaj povas esti antaŭenigitaj nur laŭ specifaj naciaj kondiĉoj kaj popolaj bezonoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin