Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2017-12-07 15:54:14     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, malfermiĝis la 1a Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj, sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Ĝin ĉeestas ĉirkaŭ 300 oficialuloj kaj kleruloj el pli ol 70 landoj kaj internaciaj organizoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis grantulan mesaĝon al la forumo. Li alvokis la internacian komunumon respekti kaj pripensi la volon de la popoloj de evoluantaj landoj en la disvolvado de homaj rajtoj. Li diris, ke homaj rajtoj devas kaj povas esti antaŭenigitaj nur laŭ specifaj naciaj kondiĉoj kaj popolaj bezonoj.

Surinama ministro pri eksterlandaj aferoj Yldiz Deborah Pollack-Beighle diris en la inaŭguro, ke la forumo liveras al la suda-suda kunlaboro bonan ŝancon, kaj evoluantaj landoj povas esprimi per tiu ĉi platformo siajn proprajn opiniojn kaj zorgojn en ĉiuj kampoj koncernaj al homaj rajtoj por antaŭenigi la kunlaboron.

Saad Alfaragi, speciala raportanto pri disvolvaj rajtoj el la Homrajta Konsilio de la UN, diris, ke la suda-suda kunlaboro prezentas vastan perspektivon en la kampo de disvolvado, kaj li atendas, ke ĉiuj partioj de la forumo atingos vastan konsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin