Fokusoj de la Semajno (Dec. 08)

(GMT+08:00) 2017-12-08 09:03:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Ema kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Kanado devas esplorserĉi novajn ideojn kaj preni efikajn rimedojn por akiri pli gravan progreson en duflankaj rilatoj.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun kanada ĉefministro Justin Trudeau, kiu estas en Ĉinio por oficiala vizito de la 3a ĝis la 7a de decembro. Li diris, ke akceli politikan reciprokan fidon estas premiso de stabila disvolviĝo de interŝtataj rilatoj. Evoluiga vojo de iu lando devas esti elektita de ties popolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Kanado havas malsamajn politikajn sistemojn, tamen la du flankoj tute povas respekti unu la alian, serĉi komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn, fortigi kunlaboron kaj grandigi interŝanĝojn por pli multe profitigi la du popolojn. Li esperis, ke la du landoj grandigos pragmatan kunlaboron, ekspluatos potencialon de kunlaboro kaj serĉos pli da kunlaboro en energifontoj kaj resursoj, teknologia novigado, aviado kaj transporto, financa servo, moderna agrikulturo kaj pura teknologio. Li aldonis, ke la du landoj devas plifortigi interŝanĝojn ankaŭ en eduko, kulturo, turismo kaj sporto.

Trudeau konsentis kun Xi pri la taksado de duflankaj rilatoj. Li diris, ke lia lando volas labori kun Ĉinio surbaze de respekto kaj reciproka fido por profundigi duflankajn rilatojn, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en ekonomio kaj komerco kaj striktigi kunordigon kaj kunlaboron pri tutmondaj kaj regionaj demandoj.

La 4a Monda Interreta Konferenco finiĝis marde en la ĉina orienta urbeto Wuzhen post tri tagoj da diskutoj kaj ekspozicioj de pintklasaj interretaj produktoj.

Dum la konferenco, registaraj reprezentantoj, estroj de internaciaj organizoj, fakuloj, kleruloj kaj entreprenistoj partoprenis en 20 forumoj, montrante siajn atingojn en novigado kaj diskutante rimedojn de kunlaboro.

En forumo pri interreto kaj financo, Liu Zhengrong, vicprezidanto de la novaĵ-agentejo Xinhua, diris, ke reglamenti publikigon de financaj informoj en interreto estas nemankigebla afero por certigi financan sekurecon. Liu diris, ke interreto ne ŝanĝas la regulojn de financa reglamentado, sed atribuas al ĝi novajn konotaciojn kaj postulojn.

Famaj teknologiaj kompanioj el diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Apple, Alibaba kaj Huawei, publikigis siajn plej freŝajn produktojn en la konferenco.

Du raportoj estis publikigitaj en la konferenco lunde, ampleksante la disvolviĝon de interreto tra la mondo kaj en Ĉinio respektive. Laŭ la raportoj, la cifereca ekonomio de Ĉinio atingis 22,58 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 3,4 duilionoj da usonaj dolaroj) en 2016, okupante la duan lokon en la mondo kaj konsistigante 30,3% de la malneta enlanda produkto de Ĉinio. La raportoj diris, ke ĝis junio de 2017, estis 3,89 miliardoj da interretaj uzantoj en la tuta mondo, el kiuj 751 milionoj estis en Ĉinio.

Usona prezidento Donald Trump merkrede deklaris agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kaj instrukciis la Ŝtatan Departementon komenci la procezon movi la usonan ambasadorejon el Tel-Avivo al Jerusalemo.

La usona decido tuj vekis fortan oponon de la internacia komunumo. Palestina prezidento Mahmoud Abbas publikigis deklaron, dirante, ke la decido de la usona registaro estas intenca subfosado de ĉiuj klopodoj faritaj por realigo de la paco en Mez-Oriento kaj signas, ke Usono jam tute rezignis la rolon , kiun ĝi ludis en la pasintaj jardekoj por la paco en Mez-Oriento.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini publikigis deklaron, esprimante gravan maltrankvilon pri la decido de Trump. Ŝi reasertis, ke la Eŭropa Unio subtenas la du-ŝtatan solvon, kaj tiu ĉi starpunkto restas senŝanĝa.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj forte kondamnis la usonan decidon, kaj avertis Usonon, ke la decido provokos grandiozan insurekcion de Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin