Ĉinio volas akceli suda-sudan kunlaboron pri homaj rajtoj kun Surinamo

(GMT+08:00) 2017-12-07 18:24:15     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke Ĉinio esperas kunlabori kun evoluantaj landoj inkluzive de Surinamo por akceli suda-sudan disvolvadon de homaj rajtoj.

Wang faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun sia surinama paralelulo Yldiz Pollack-Beighle, kiu estas en Pekino por ĉeesti la unuan Suda-Sudan Forumon pri Homaj Rajtoj. Wang diris, ke la ĉina registaro aprezas la firman subtenon de Surinamo pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio, kaj esperas, ke Surinamo ludos pli aktivan rolon en rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

Laŭ Wang, Ĉinio bonvenigas Surinamon partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj faros ĉion, kion ĝi povas por helpi ekonomian kaj socian disvolvadon de la latin-amerikaj landoj .

Pollack-Beighle diris, ke la registaro kaj reganta partio de Surinamo atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj firme sekvos plu la politikon de unu Ĉinio. Surinamo dankas Ĉinion por ĝia helpo al la ekonomio, edukado, sano kaj infrastrukturo de la lando. Ŝi aldonis, ke ŝia lando esperas aliĝi al la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj subtenas la konstruadon de komunumo de komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin