Novaĵoj  (Decembro 08)

(GMT+08:00) 2017-12-08 16:59:19     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 8a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Maldivoj plifortigos kunlaboron pri konstruado de la Zono kaj Vojo; internacia komunumo oponas usonan decidon pri la statuso de Jerusalemo. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Maldivoj ĵaŭde konsentis kune antaŭenigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo por vigligi duflankajn rilatojn. La konsento estis atingita dum intertraktado inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj maldiva prezidento Abdulla Yameen Abdul Gayoom en la Granda Popola Halo en Pekino.

La du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de 12 interkonsentoj, inkluzive de memorando de interkompreno pri konstruado de la Zono kaj Vojo, liberkomerca interkonsento kaj interkonsentoj pri la ekonomio, homaj resursoj, oceano, medio, sano kaj financo.

Xi diris al Yameen, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo kongruas kun la evoluigaj strategioj de Maldivoj. Li diris, ke Ĉinio rigardas Maldivojn kiel gravan partneron en la konstruado de la Silka Vojo de la 21a Jarcento. Ĉinio volas akordigi siajn disvolvajn strategioj kun la maldivaj kaj dividi kun ĝi oportunojn por realigi komunan prosperon. La ĉina prezidanto ankaŭ instigis la du flankojn dividi siajn spertojn en ŝtata regado kaj antaŭenigi interŝanĝojn inter registaraj departementoj, politikaj partioj, leĝdonaj instancoj kaj juĝaj organoj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Maldivoj por kune trakti klimatŝanĝiĝon kaj realigi verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolvadon.

Yameen gratulis Xi pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke li kredas, ke la ĉina popolo atingos siajn du centjarajn celojn. Maldivoj rigardas Ĉinion kiel plej proksiman amikon kaj plej fidindan partneron. Li aldonis, ke la vizito de Xi Maldivoj en 2014 alportis duflankajn rilatojn al nova nivelo, kaj ke li dankas Ĉinion pro ĝia forta subteno.

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la ferma ceremonio de la Ĉina-Svisa Jaro de Turismo, kiu okazis ĵaŭde en la svisa urbo Laŭzano.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li faris la decidon komenci la Ĉina-Svisan Jaron de Turismo kune kun sia svisa paralelulo Doris Leuthard. Li diris, ke profitante de la oportuno, Ĉinio kaj Svisio okazigis interŝanĝajn aktivecojn kaj grandigis personarajn interŝanĝojn dum la jaro, kiu faciligis reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj antaŭenigis duflankan komunikadon kaj kunlaboron en kulturo, ekonomio kaj komerco, injektante novan impulson en la disvolvadon de ĉina-svisaj rilatoj.

La ĉina prezidanto emfazis, ke la partopreno kaj subteno de popoloj estas grava bazo de la disvolvado de ĉina-svisaj rilatoj. Li alvokis ambaŭ flankojn plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron por firmigi la publikan bazon de la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ĉina delegacio por konigo de la atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vizitis Bangladeŝon de la 6a ĝis la 8a de decembro laŭ invito de la Bangladeŝa Popola Ligo. La delegacio estrata de Wang Yajun, asistanto de direktoro de la Internacia Departemento de la Centra Komiato de la KPĈ, renkontiĝis kun Obaidul Quader, ĝenerala sekretario de la Bangladeŝa Popola Ligo, Khaleda Zia, prezidanto de la Naciisma Partio kaj gvidantoj de maldekstraj partioj kaj kunvenis kun politikaj gravuloj, amaskomunikiloj, pensfabrikoj kaj personoj el diversaj rondoj por konigi la atingojn de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

La kvina jara Brita-Ĉina Altnivela Interpopola Dialogo finiĝis ĵaŭde en Londono. Ambaŭ flankoj promesis grandigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn por firmigi la socian kaj civilan fundamenton de la duflankaj rilatoj. La dialogo, kune prezidita de ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj brita ministro pri sano Jeremy Hunt, estas la plej altnivela duflanka dialogo okazigita en Britio ĉi-jare.

Liu kaj Hunt subskribis komunan deklaron pri la kvina jara Brita-Ĉina Altnivela Interpopola Dialogo, kaj ĉeesti la subskribon de 10 kunlaboraj interkonsentoj en diversaj kampoj.

Interpopolaj interŝanĝoj inter la du flankoj akiris esencajn rezultojn, de post kiam la mekanismo estis lanĉita antaŭ 5 jaroj, kun 50 kunlaboraj interkonsentoj kaj 72 projektoj konkluditaj en la kampoj kiel ekzemple edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, sporto, junularo, turismo, amaskomunikilaro kaj regiona kunlaboro.

Usona prezidento Donald Trump merkrede anoncis agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo kaj instrukciis la Ŝtatan Departementon komenci la procezon movi la usonan ambasadorejon el Tel-Avivo al Jerusalemo. La UN, Egiptio, Britio kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj esprimis la oponon kontraŭ tiu ĉi decido. Ili avertis Usonon, ke la decido endaĝerigos stabilecon de la regiono.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris al amaskomunikiloj, ke li ĉiam publike oponas ĉiujn unuflankajn agojn, kiuj povas endanĝerigi perspektivon de la paca procezo inter Palestino kaj Israelo. Li asertis, ke la statuso de Jerusalemo devas esti traktita de Palestino kaj Israelo per rekta intertraktado sub la premiso konsideranta respektivajn justajn zorgojn kaj laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li aldonis, ke estas neniu alia elekto krom la du-ŝtata solvo.

La egipta Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la decido de Trump malobservas internacian leĝon kaj koncernajn rezoluciojn de la UN, kaj Egiptio estas tre maltrankvila pri ebla negativa influo de la decido sur regiona stabileco.

Brita ĉefministro Theresa May diris en deklaro, ke Britio ne konsentas kun Usono pri la decido, ĉar ĝi opinias, ke la decido ne utilas al regiona paco. Ŝi aldonis, ke Britio havas neniun planon pri translokado de sia ambsadorejo el Tel-Avivo.

La problemo de Jerusalemo estas unu el la nodoj, kiuj malhelpas la pacan procezon inter Palestino kaj Israelo.

Palestinanoj iris al stratoj ĵaŭde en Orient-Jerusalemo, Cisjordanio kaj Gazao por proteskti kontraŭ la decido de la usona registaro. En la rubo Ramallah, butikoj estis fermitaj kaj lernejoj haltigis lecionojn por respondi la alvokon de la Palestina Nacia Aŭtoritato. En Bet-Leĥemo, iuj ortodoksaj preĝejoj sonorigis sonorilojn. En Gazao, almenaŭ tri palestinaj protestantoj estis vunditaj en konflikto kun la israela armeo.

La Eŭropa Komisiono ĵaŭde decidis procesi kontraŭ Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando ĉe la Kortumo de la EU pro tio, ke ili rifuzis kvoton de rifuĝintoj.

La Komisiono lanĉis leĝan agadon kontraŭ la tri membroŝtatoj en la komenco de la kuranta jaro, sendante al ili Leteron de Formala Avizo en junio kaj Racian Opinion" en julio. La komisiono diris en deklaro, ke sed, la ricevitaj respondoj denove estis nekontentigaj kaj la tri landoj donis neniun indikon, ke ili kontribuos al la efektivigo de la decido pri delokado de rifuĝintoj. La Komisiono diris, ke Pollando kaj Hungario akceptis neniun rifuĝinton ekde septembro de 2015, post kiam membroŝtatoj de la EU promesis transloki entute 160 000 enmigrintojn el superŝarĝitaj Grekio kaj Italio en du jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin