Eŭropa Komisiono perskutas Ĉeĥion, Hungarion kaj Pollandon pri divido de rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2017-12-08 13:53:09     Redaktoro:Yu

La Eŭropa Komisiono ĵaŭde decidis procesi kontraŭ Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando ĉe la Kortumo de la EU pro tio, ke ili rifuzis kvoton de rifuĝintoj.

La Komisiono lanĉis leĝan agadon kontraŭ la tri membroŝtatoj en la komenco de la kuranta jaro, sendante al ili Leteron de Formala Avizo en junio kaj Racian Opinion" en julio.

La komisiono diris en deklaro, ke sed, la ricevitaj respondoj denove estis nekontentigaj kaj la tri landoj donis neniun indikon, ke ili kontribuos al la efektivigo de la decido pri delokado de rifuĝintoj.

La Komisiono diris, ke Pollando kaj Hungario akceptis neniun rifuĝinton ekde septembro de 2015, post kiam membroŝtatoj de la EU promesis transloki entute 160 000 enmigrintojn el superŝarĝitaj Grekio kaj Italio en du jaroj. Ĉeĥio translokis neniun ekde aŭgusto 2016 kaj faris neniun novan promeson dum pli ol jaro. La tri landoj insistis, ke ilia nacia sekureco estas pli grava ol temeraraj decidoj de institucioj de la EU pri rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin