Xi gratulas al finiĝo de Ĉina-Svisa Jaro de Turismo

(GMT+08:00) 2017-12-08 14:15:23     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la ferma ceremonio de la Ĉina-Svisa Jaro de Turismo, kiu okazis ĵaŭde en la svisa urbo Laŭzano.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li faris la decidon komenci la Ĉina-Svisan Jaron de Turismo kune kun sia svisa paralelulo Doris Leuthard. Li diris, ke profitante de la oportuno, Ĉinio kaj Svisio okazigis interŝanĝajn aktivecojn kaj grandigis personarajn interŝanĝojn dum la jaro, kiu faciligis reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj antaŭenigis duflankan komunikadon kaj kunlaboron en kulturo, ekonomio kaj komerco, injektante novan impulson en la disvolvadon de ĉina-svisaj rilatoj.

La ĉina prezidanto emfazis, ke la partopreno kaj subteno de popoloj estas grava bazo de la disvolvado de ĉina-svisaj rilatoj. Li alvokis ambaŭ flankojn plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron por firmigi la publikan bazon de la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin