Ĉinio kaj Britio promesis grandigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn

(GMT+08:00) 2017-12-08 14:54:34     Redaktoro:Yu

La kvina jara Brita-Ĉina Altnivela Interpopola Dialogo finiĝis ĵaŭde en Londono. Ambaŭ flankoj promesis grandigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn por firmigi la socian kaj civilan fundamenton de la duflankaj rilatoj.

La dialogo, kune prezidita de ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj brita ministro pri sano Jeremy Hunt, estas la plej altnivela duflanka dialogo okazigita en Britio ĉi-jare.

Liu kaj Hunt subskribis komunan deklaron pri la kvina jara Brita-Ĉina Altnivela Interpopola Dialogo, kaj ĉeesti la subskribon de 10 kunlaboraj interkonsentoj en diversaj kampoj.

Interpopolaj interŝanĝoj inter la du flankoj akiris esencajn rezultojn, de post kiam la mekanismo estis lanĉita antaŭ 5 jaroj, kun 50 kunlaboraj interkonsentoj kaj 72 projektoj konkluditaj en la kampoj kiel ekzemple edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, sporto, junularo, turismo, amaskomunikilaro kaj regiona kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin