Fermiĝis unua Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj

(GMT+08:00) 2017-12-08 17:09:13     Redaktoro:Yu

La unua Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj fermiĝis vendrede en Pekino. Reprezentantoj el diversaj landoj laŭdis Ĉinion pri okazigo de la 2-taga forumo, pozitive taksis gravan signifon de la suda-suda kunlaboro en disvolvado de homaj rajtoj en la mondo, kaj esprimis esperon striktigi ĉi-rilatajn interŝanĝojn.

Evoluantaj landoj okupas pli ol 80% de la monda loĝantaro. Sed delonge evoluintaj landoj havas pli da parolrajto en disvolvado de homaj rajtoj. Lionel Variron, ĝenerala diektoro de la franca konsultiĝa kompanio CEC, diris, ke la Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj servas kiel platformo por komunikado kaj interŝanĝo inter evoluantaj landoj en disvolvado de homaj rajtoj kaj helpas al tiuj landoj pliigi konsentojn kaj aŭdigi pli laŭtan voĉon sur la internacia tereno.

En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio, kiel unu el la evoluintaj landoj, prezentis multajn novajn ideojn, kondukis novajn praktikojn kaj akumulis spertojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui komunumon de komuna estonteco de la homaro, prezentante la ĉinan planon por antaŭenigi la mondan regadon pri homaj rajtoj en ĝusta direkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin