Ĉinio kaj Kanado volas trakti kaj subskribi liberkomercan interkonsenton

(GMT+08:00) 2017-12-08 19:46:14     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke Ĉinio kaj Kanado ambaŭ montris volon trakti kaj subskribi liberkomercan interkonsenton dum la lastatempa vizito de kanada ĉefministro Justin Trudeau.

Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Kanado havis profundajn intertraktadojn pri liberkomerca interkonsento dum la vizito de Trudeau. La du flankoj konsentis antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, protekti liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, labori kune por antaŭenigi la konstruadon de liberkomerca regiono, kaj krei kondiĉojn por la frua komenco de rilata intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin