KDPR avertas Usonon kontraŭ mara blokado

(GMT+08:00) 2017-12-09 12:51:42     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris vendrede, ke ajna ago de Usono por mara blokado kontraŭ la KDPR estas milita ago.

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris en komento, ke lastatempe altranguloj de la Blanka Domo diris, ke Usono efektivigos maran blokadon kontraŭ la KDPR. Tio estas senbrida atenco kontraŭ suverena ŝtato kaj estas absolute netolerebla.

La komento diris, ke la rezolucio 3314 de la Ĝenerala Asembleo de la UN preskribas, ke sankcio per blokado kontraŭ suverena ŝtato dum paca tempo estas kontraŭleĝa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin