Delegitoj el kvin membrŝtatoj de EU oponas usonan decidon pri statuso de Jerusalemo

(GMT+08:00) 2017-12-09 13:07:45     Redaktoro:Yu

Konstantaj reprezentantoj de Britio, Francio, Italio, Svedio kaj Germanio al la UN publikigis komunan deklaracion, oponante la decidon de Usono, kiu agnoskas Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo.

La komuna deklaracio estis publikigita, post kiam la Sekureca Konsilio de la UN okazigis urĝan kunvenon pri la demando de Jerusalemo. Ĝi diris, ke la kvin landoj oponas la usonan agnoskon de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo kaj la intencon transloki la usonan ambasadorejon el Tel-Avivo al Jerusalemo. Ili opiniis, ke la decido ne konformas al spirito de la rezolucio de la Sekureca Konsilio nek utilas al paco de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin