Xi emfazas novajn konceptojn gvidantajn ekonomian laboron en 2018

(GMT+08:00) 2017-12-09 14:01:16     Redaktoro:Yu

Ĉinio devas enkonduki novajn konceptojn kaj fokusiĝi pri novaj celoj en sia ekonomia laboro en la venonta jaro, laŭ Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi faris la rimarkojn merkrede en simpozio, kiun ĉeestis reprezentantoj de nekomunistaj partioj, Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj senpartiuloj. Xi diris, ke la esenca trajto de la ekonomio en la nuna stadio estas, ke ĝi troviĝas en transira periodo de la fazo de rapida kresko al la etapo de altkvalita disvolviĝo.

Li diris, ke de nun ĝis la venonta periodo, altkvalita disvolvado estas la fundamenta postulo por determini evoluigajn ideojn, formuli ekonomiajn politikojn kaj efektivigi makroregajn rimedojn. Realigi altkvalitan disvolviĝon estas urĝa tasko de Ĉinio por konservi daŭripovan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio.

Laŭ Xi, 2018 estas la unua jaro en la efektivigo de la evoluiga plano priskribita en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj ankaŭ grava jaro en la efektivigo de la 13a Kvinjara Plano.

Li diris, ke ekonomia laboro devas efektivigi novajn konceptojn, fokusiĝi pri novaj celoj kaj praktiki novajn aranĝojn por meti solidan materialan fundamenton por la finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj ĝis 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin