Ĉinio serioze maltrankvila pri investaj paktoj inter Filipinoj kaj Tajvano

(GMT+08:00) 2017-12-09 14:24:18     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris vendrede, ke Ĉinio firme oponas ajnan oficialan kontakton, subskribitajn interkonsenton aŭ kunlaborajn dokumentojn de suverenaj implicoj kun Tajvano, fare de landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti sep interkonsentojn pri komerco kaj investado, subskribitajn inter Filipinoj kaj Tajvano Ĵaŭde.

Geng diris, ke la ĉina registaro ne malkonsentas kun landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, pri normalaj ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj kaj neregistaraj interŝanĝoj kun Tajvano. Sed Ĉinio firme oponas ajnan oficialan kontakton, subskribitajn interkonsenton aŭ kunlaborajn dokumentojn de suverenaj implicoj kun Tajvano, fare de iu ajn el tiuj landoj.

Li diris, ke Ĉinio maltrankviliĝis pri la paktoj inkluzive de interkonsento pri investa garantio, subskribitaj de filipinaj departementoj kun Tajvano, kiuj evidente estas oficialaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin