Senditoj de gvidantoj de kvar landoj diskutis pri situacio en orienta Ukrainio

(GMT+08:00) 2017-12-10 12:07:20     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la belorusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Dmitry Mironchink diris sabate, ke reprezentantoj de la gvidantoj de Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio okazigis nepublikan kunvenon tiutage en Minsko por diskuti pri la situacio en orienta Ukrainio.

Mironchink diris, ke la kunveno daŭris proksimume kvar horojn, kaj ĉiuj partioj diskutis pri la situacio en orienta Ukrainio, inkluzive de interŝanĝo de militkaptitoj inter partioj de konflikto en orienta Ukrainio.

Belorusaj amaskomunikiloj raportis, ke la interŝanĝo de militkaptitoj okazos probable antaŭ Kristnasko, kaj estas ebleco, ke la tri-partia kontaktgrupo pri Ukrainio anoncos la daton en la venonta intertraktado, kiu okazos en la 20a de decembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin