Irako deklari liberiĝon de ĉiuj regionoj okupataj de Islama Ŝtato

(GMT+08:00) 2017-12-10 12:23:52     Redaktoro:Yu

La iraka armeo deklaris sabate, ke la registara armeo liberigis ĉiujn regionojn okupatajn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj ekregis la tutan landlimon kun Sirio.

Oficiro de la komandejo de la iraka komuna operaco Abdul Amir Yarallah diris en deklaro, ke la registara armeo kaj ŝijaista milico sabate liberigis la regionon inter la provincoj al-Anbar kaj Nivewa, kaj la landlimo inter Irako kaj Sirio estas tute sub la regado de la iraka armeo. Yarallah diris, ke la liberiĝo de la regiono signifas, ke la registara armeo jam liberigis ĉiujn regionojn okupatajn de la grupo Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin