Ĉinio urĝas partiojn konsideri proponon "ĉesigo por ĉesigo" en Korea Duonisulo

(GMT+08:00) 2017-12-10 12:47:51     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate ripetis la alvokon al ĉiuj partioj rilataj al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo serioze konsideri la proponon de Ĉinio "ĉesigo por ĉesigo".

Li faris la rimarkojn en seminario pri internaciaj rilatoj kaj ĉina diplomatio en 2017. Wang diris, ke la espero de paco ankoraŭ ne estis detruita, kaj la perspektivo de intertraktado por solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo ankoraŭ ekzistas. Li rimarkigis, ke la situacio en la Korea Duoninsulo ankoraŭ troviĝas en malica cirklo de forto-montrado kaj alfrontado, kaj la perspektivo ne estas kontentiga.

Li diris, ke ĉiuj partoj devas preni rimedojn por mildigi la situacion kaj alporti la situacion el la "nigra truo" de alfrontado. Li alvokis partiojn krei necesajn kondiĉojn kaj atmosferon por rekomenco de dialogoj kaj intertraktadoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin