Wang Yi: Ĉinio kaj Usono bezonas adaptiĝi unu al alia

(GMT+08:00) 2017-12-10 13:42:40     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate, ke benigna interreago inter Ĉinio kaj Usono, la du plej grandaj ekonomioj de la mondo kaj ilia sindediĉo al kungajna kunlaboro estas pozitiva signalo al la internacia komunumo kaj alportas al ĉiuj partioj pozitivan anticipon.

Wang faris la rimarkojn en seminario pri internaciaj rilatoj kaj ĉina diplomatio en 2017. Wang diris, Ĉinio ne in tencas ŝanĝi Usonon, nek deziras anstataŭi ĝin, dum Usono ne kapablas regi Ĉinion, nek povas malhelpi ĝian disvolviĝon. Li diris, ke la interesoj de Ĉinio kaj Usono estas interplektitaj pli kaj pli strikte, kaj inter la du landoj estas pli da komunaj interesoj ol da malkonsentoj. Li akcentis, ke estas objektiva fakto por ĉiuj prudentaj homoj, ke kunlaboro estas kungajna por ambaŭ, dum alfrontado rezultigas komunan malgajnon. Li aldonis, ke la du landoj devas adaptiĝi unu al la alia. Ĉinio volas pace ekzisti kun la superpotenco Usono surbaze de respekto, kaj Usono devas kompreni kaj brakumi Ĉinion, kiu prenas la vojon konforman al ĝiaj naciaj kondiĉoj kaj sekvas socialismon kun ĉinaj trajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin