Politika ĉefo de UN emfazas urĝecon mildigi streĉecon sur Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-12-10 14:09:46     Redaktoro:Yu

Politika ĉefo de la UN sabate emfazis la urĝecon mildigi streĉecon sur la Korea Duoninsulo post sia kvar-taga vizito al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Ĝenerala vicsecretario de la UN pri politikaj aferoj Jeffrey Feltman diris en gazetara konferenco, ke al la situacio povas esti nur diplomatia solvo, agingebla per procezo de sincera dialogo, kaj tempo estas la esenco.

Feltman atingis la KDPR marde por malofta kvar-taga vizito laŭ la invito de Pjongjango. La du flankoj amplekse diskutis pri politikaj demandoj de reciprokaj intereso kaj zorgo.

Feltman havis plurajn renkontiĝojn kun Ri Yong-ho, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj Pak Myong-guk, vicministro pri eksterlandaj aferoj, de la KDPR. Ili interŝanĝis opiniojn pri la Korea Duoninsulo kaj konsentis, ke la nuna situacio estas la plej streĉa kaj danĝera demando de paco kaj sekureco en la mondo. Feltman emfazis la bezonon plene efektivigi ĉiujn rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin