KDPR: Vizito de oficialuloj de UN akcelis interkomprenon

(GMT+08:00) 2017-12-10 14:30:57     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris sabate en gazetara komunikaĵo, ke vizito de altrangaj oficialuloj de la UN helpis akceli komprenon inter la lando kaj la sekretariejo de la UN.

La gazetara komunikaĵo, publikigita de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo en la lasta tago de la vizito, diris, ke ambaŭ flankoj agnoskis, ke la vizito helpas akceli konfidon inter la du flankoj, kaj ke ili konsentis havi regulajn interŝanĝojn de opinioj per oftaj reciprokaj vizitoj sur diversaj niveloj.

Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de la UN por politikaj aferoj, kiu estis akompanata de du kolegoj, vizitis Pjongjangon de la 5a ĝis la 9a de decembro.

Laŭ la gazetara komunikaĵo, la oficialulo renkontiĝis kun ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR kaj ĝia vicministro. Dum la renkontiĝoj, ili diskutis pri duflanka kunlaboro inter la lando kaj la UN kaj pri la situacio sur la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin