Novaĵoj  (Decembro 11)

(GMT+08:00) 2017-12-11 16:49:32     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj alĝeria ŝtatestroj aklamas sukcesan lanĉon de komunika satelito; Ministra Konferenco de la Monda Organizo pri Komerco fokusiĝas pri multflanka komerca reĝimo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia alĝeria paralelulo Abdelaziz Bouteflika interŝanĝis gratulojn pri la sukcesa lanĉo de la satelito Alcomsat-1 en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan lunde matene.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke la projekto de Alcomsat-1, la unua komunika satelito de Alĝerio, estas grava manifesto de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Alĝerio, kiu kreas precedencon en aerokosma kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj landoj kaj ludos gravan rolon por akceli ekonomian disvolvadon, plibonigi popolan vivtenon kaj antaŭenigi socian progreson en Alĝerio.

Xi diris, ke la jaro 2018 markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Alĝerio, kaj Ĉinio volas labori kun Alĝerio por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, akceli profundan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco por profitigi la du landojn kaj du popolojn.

Bouteflika diris en sia mesaĝo, ke la sukcesa lanĉo de Alcomsat-1 estas rimarkinda atingo en aerokosma kunlaboro inter Alĝerio kaj Ĉinio kaj reflektas la profundan tradician amikecon inter la du flankoj. Alĝerio volas labori kun Ĉinio por kune antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj atingi pli da rezultoj.

Dimanĉe en la argentina ĉefurbo Bonaero malfermiĝis la 11a Ministra Konferenco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). La 4-taga kunveno fokusiĝas pri multflanka komerca reĝimo kaj agrikulturo, liberigo de investo, kaj elektronika komerco.

Krom ĝenerala direktoro de la MOK, Roberto Azevedo, kaj argentina eksministro pri eksterlandaj aferoj, prezidanto de la ministra konferenco, Susana Malcorra, ankaŭ argentina prezidento Mauricio Macri, brazila prezidento Michel Temer, paragvaja prezidento Horacio Cartes kaj urugvaja prezidento Ramón Vázquez Rosas ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladojn.

Macri diris, ke komerco ĉiam estas la ŝlosila motoro de ekonomia kresko de post la starigo de la MOK. Nun la monda ekonomio troviĝas en la periodo de profunda transformiĝo, kaj ekonomia tutmondiĝo alfrontas defiojn, kaj ĉiuj rilataj partioj havas la respondecon preni tiujn defiojn kiel oportunojn. Li vokis al la reprezentantoj diskuti kiel komune klopodi por ke internacia komerco profitigu pli da homoj kaj akcelu disvolvadon de la tuta mondo.

Temer diris, ke multflanka komerca reĝimo estas la fundamenta sistemo por grandigo de komerco, pliigo de investo, kreado de laborpostenoj kaj komuna prospero kaj ankaŭ grava ilo por deteno de protektismo kaj certigo de komerca justeco.

Ĉinio sabate instigis la membrojn de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) protekti multflankan komercon kaj kune konstrui malferman tutmondan ekonomion.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan faris la rimarkojn en rondtabla kunveno pri la programo de Ĉinio por malplej evoluintaj landoj, konata kiel Ĉina Programo, dum pintkunveno de la MOK en Bonaero. Zhong diris, ke Ĉinio antaŭenigos kreon de nova formo de integra pordomalfermo, firme subtenos la multflankan komercan reĝimon kaj stimulos la konstruadon de tutmonda malferma ekonomio.

Li aldonis, ke la elimino de malriĉeco estas komuna misio de la homaro kaj la membroj de la MOK devas fari komunajn klopodojn por atingi celojn de la Tagordo 2030 de UN pri Daŭripova Disvolvado. Ĉi tio devas doni prioritaton al malplej evoluintaj landoj kaj al tiuj, kiuj vivas en ekstrema malriĉeco, por krei bonfarton por ĉiuj popoloj.

La ĉina ministro montris la fakton, ke la multflanka komerca sistemo estas grava garantio de komuna prospero. Li diris, ke ĝi liveras garantion al malplej evoluintaj landoj, tiel ke kiam ili plialtigos sian kapablon de disvolvado, ili integros valorajn ĉenojn de la mondo kaj realigos daŭripovan disvolvadon. Parolante pri la Ĉina Programo, Zhong indikis, ke Ĉinio subtenas malplej evoluintajn landojn aliĝi al la MOK kaj petas helpon de ĉiuj partioj.

Marde kaj merkrede en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina provinco Shaanxi, okazos la 12a Konferenco de Konfucea Instituto, kun la temo "profundigi kunlaboron, akceli disvolvadon per novigado kaj kontribui al konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro".

La konferenco unuafoje establos "forumon de la konferenco", en kiu estroj de ĉinaj kaj fremdlandaj konataj universitatoj kaj erudiciuloj interŝanĝos opiniojn pri disvolviĝo de la Konfucea Instituto kaj konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro. Dum la konferenco okazos 7 forumoj de universitataj estroj kaj 8 forumoj de estroj de Konfuceaj Institutoj. La Konfucea Instituto okazigos ekspoziciojn de ĉinlingvaj lernolibroj kaj ĉinaj manĝaĵoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris dimanĉe en la ĉefurbo Teherano, ke la decido de la usona registaro pri agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo estas erara.

La irana nacia televido raportis, ke Rouhani diris dum renkontiĝo kun vizitanta brita ministro pri eksterlandaj aferoj Boris Johnson, ke agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo faros la situacion en Mez-Oriento pli malkvieta. Irano ĉiam sin dediĉas al paco kaj stabileco en Mez-Oriento kaj aktive agas por bati terorismon, sed la decido de Usono alportos negativan influon al la paco de Mez-Oriento.

Raporto publikigita de UN en dimanĉo diris, ke almenaŭ 2 078 civiluloj estis mortigitaj kaj 2 507 aliaj vunditaj en la somalia armita konflikto implikanta ĉefe la terorisman grupon Al-Shabaab, de januaro 2016 ĝis la 14a de oktobro 2017.

La komuna raporto de la Oficejo de UN pri Homaj Rajtoj kaj la Helpa Misio de UN en Somalio diris, ke 60% de la mortoj kaj vundiĝoj estis atribuitaj al ekstremistoj de la grupo al-Shabaab, 13% al klanaj milicoj, 11% al ŝtataj agantoj, inkluzive de la armeo kaj la polico, 4% al la Misio de la Afrika Unio al Somalio, kaj 12% al neidentigitaj atakantoj.

Michael Keating, speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de UN al Somalio, diris, ke ĉiuj partioj en la konflikto ne agis sufiĉe en protekto de civiluloj kontraŭ perforto en la lando ĉe la Afrika Korno. Keating aldonis, ke la civiluloj pagas la koston por malsukceso en solvado de la konflikto de Somalio per politikaj rimedoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la koalicio gvidata de Saud-Arabio dimanĉe lanĉis aeratakon kontraŭ milita trejnejo de la grupo Houthi en la jemena norda provinco Hajjah, mortigante proksimume 20 batalistojn de la grupo. Bone informita persono diris kun kondiĉo de anonimeco, ke pli ol dek bomboj trafis tenejon de misiloj en la trejnejo, estigante fajregon. Proksimume 20 batalistoj de la grupo estis mortigitaj kaj pluraj aliaj vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin