Oficiale funkcias Brita-Ĉina Kultura kaj Sciencteknika Parko en Londono

(GMT+08:00) 2017-12-12 09:39:11     Redaktoro:Selena

En la 8a de decembro laŭ la loka tempo, okazis ceremonio pri malfermo de la Brita-Ĉina Kultura kaj Sciencteknika Parko en la distrikto Grenviĉo en Londono, kaj tio signifas, ke oficiale funkcias la unua kultura kaj sciencteknika parko en Britio, kiu estas investita kaj konstruita de lokaj ĉinkapitalaj entreprenoj. La parko servas por sciencteknikaj esploro kaj ekspluato, kultura interŝanĝo kaj starigo de novaj programoj, al ĉindevenuloj kaj lokaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj investataj per la ĉina kapitalo.

Jin Xu, konsilisto havanta rangon de sendito ĉe la ĉina Ambasadorejo en Britio faris parolon en la ceremonio dirante, ke 2018 estas jaro por rapidigi kaj disvolvi la oran epokon de la ĉina-britaj rilatoj, kaj la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj sub la iniciato Zono kaj Vojo jam estas grava punkto por disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Jin Xu montris, ke la parko devas kapti la historian okazon de konstruado de la Zono kaj Vojo, bone utiligi unikan superecon kaj efikan kondiĉon de Britio kiel grava partoprenanto de la iniciato de Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi kunlaborojn inter dulandaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj en diversaj ĉenoj de koncernaj industrioj laŭ la plano de Zono kaj Vojo.

Laŭ konigo, la parko havas jenajn tri funkciojn: unue helpi al ĉinaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj serĉi oportunojn de investo, kunfandiĝo kaj kunlaboro en Britio; due liveri servon, al ĉindevenuloj kaj lokaj ĉinkapitalaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, pri starigo de funkciaj kompanioj kaj de novaj programoj; trie doni subtenojn al britaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj por ke iliaj sciencteknikaj produktoj povu trovi kunlaborantojn en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin