Prezidanto Xi ĉeestis ŝtatan memorigan ceremonion pri viktimoj de la Nankina Masakro

(GMT+08:00) 2017-12-13 10:37:46     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede ĉeestis la ŝtatan memorigan ceremonion por marki la 80an datrevenon de la Nankina Masakro.

Ankaŭ iuj aliaj altrangaj oficialuloj ĉeestis la ceremonion okazigitan en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio.

La memoriga ceremonio komenciĝis je la 10a horo matene kaj la altrangaj oficialuloj ĉeestis la ceremonion kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj kaj honoris la memoron de la viktimoj de la masakro per minuta silento. Tiam sirenoj hurlis super la urbo.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris en la ceremonio, ke la popoloj de Ĉinio kaj Japanio devas pli alte ŝati la malfacile realigitan pacon, kaj la internacia komunumo devas sincere alfronti historion. Li diris, ke milito estas spegulo, kiu igas la popolon pli bone kompreni pacon ol iam ajn antaŭe. Por eviti ripeton de la historia tragedio, ĉiuj devas fari senlacajn klopodojn por longedaŭra kaj eĉ eterna paco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin