Novaĵoj (Decembro 13)

(GMT+08:00) 2017-12-13 16:14:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio okazigis ceremonion por memorigi la 80an datrevenon de la Nankina Masakro; Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN atendas pli grandan rolon de Ĉinio en tutmondaj aferoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede ĉeestis la ŝtatan memorigan ceremonion por marki la 80an datrevenon de la Nankina Masakro. Ankaŭ iuj aliaj altrangaj oficialuloj ĉeestis la ceremonion okazigitan en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio.

La memoriga ceremonio komenciĝis je la 10a horo matene kaj la altrangaj oficialuloj ĉeestis la ceremonion kune kun reprezentantoj el diversaj rondoj kaj honoris la memoron de la viktimoj de la masakro per minuta silento. Tiam sirenoj hurlis super la urbo.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris en la ceremonio, ke la popoloj de Ĉinio kaj Japanio devas pli alte ŝati la malfacile realigitan pacon, kaj la internacia komunumo devas sincere alfronti historion. Li diris, ke milito estas spegulo, kiu igas la popolon pli bone kompreni pacon ol iam ajn antaŭe. Por eviti ripeton de la historia tragedio, ĉiuj devas fari senlacajn klopodojn por longedaŭra kaj eĉ eterna paco de la homaro.

Marde en Xi'an, Shaanxi-provinco okazis la 12a Tutmonda Konferenco de Konfucea Instituto. Ĉina vicĉefministro, prezidanto de la konsilio de ĉefstabejo de Konfucea Instituto, Liu Yandong ĉeestis la konferencon kaj donis paroladon. La ĉeftemo de ĉifoja konferenco estas "Profundigi kunlaboron, akceli disvolvadon per novigado kaj kontribui al konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro". Preskaŭ 2 500 universitataj estroj kaj reprezentantoj de konfuceaj institutoj el pli ol 140 landoj kaj regionoj ĉeestis la konferencon.

Liu diris, ke prezidanto Xi Jinping montris, ke la Konfucea Instituto estas fenestro kaj ponto de lingva kaj kultura interŝanĝo de Ĉinio kun la mondo. La Konfucea Instituto apartenas al Ĉinio kaj al la mondo. En la pasintaj jaroj la Konfucea Instituto faris pozitivan kontribuon por akceli amikecon inter Ĉinio kaj diverslandaj popoloj kaj interŝanĝojn de ĉina kaj eksterlandaj civilizacioj. Nun estis establitaj 525 Konfuceaj Institutoj kaj 1 113 konfuceaj kursoj en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en 146 landoj kaj regionoj en la mondo. La nobmro de lernantoj de konfuceaj institutoj kaj kursoj kalkuliĝis al pli ol 9,16 milionoj. Liu akcentis, ke la Konfucea Instituto devas fariĝi ponto de amikeco kaj akcelilo de kunlaboro kaj kungajno.

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo, diris marde en Parizo, ke la praktiko de Ĉinio en la lastaj jaroj montras, ke starigi longtempajn, efikajn kaj ambiciajn celojn por redukti la emisiadon de forceja gaso povas altiri pli da kapitaloj kaj teknikoj el ĉiuj sektoroj por disvolvado de verda ekonomio.

Xie faris la rimarkojn dum parolado en forumo pri utiligo de publikaj fondusoj por batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, parto de aktivecoj en la Pintkunveno Unu Planedo, organizita de Francio, la UN kaj la Monda Banko.

Li memorigis al la ĉeestantoj, ke Ĉinio montris tiom ambiciajn celojn por redukti emisiadon en 2009 kaj 2015 respektive, en siaj memvolaj tutlande deciditaj kontribuoj, agadplano prezentita al la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de la UN pri klimatŝanĝiĝo. Li donis la ekzemplon, ke la ĉina registaro investis miliardon da usonaj dolaroj por altigo de energiefikeco en 2016, kiu povis konvinki publikajn kaj privatajn sektorojn investi grandan sumon da mono en la kampon.

Prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN Miroslav Lajcak diris lunde en Nov-Jorko, ke li bonvenigas la fakton, ke Ĉinio nun ludas gvidan rolon en la multflanka sistemo kaj tutmondaj aferoj.

Lajcak diris en ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Ĉinio okupas gravan pozicion kiel unu el la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj estas unu el la ĉefaj kontribuantoj al la buĝeto de la UN kaj financado por disvolviĝo.

Lajcak diris, ke Ĉinio ne nur realigis impresan ekonomian disvolviĝon, sed ankaŭ klopodis plu por helpi aliajn landojn. Ĝi ludis ŝlosilan rolon en efektivigo de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj starigis fonduson de 20 miliardoj da juanoj por suda-suda kunlaboro en traktado de klimatŝanĝiĝo. Li kore dankis Ĉinion, ke ĝi formis eksterordinaran packonservan trupon konsistantan el 8 000 membroj.

Ĉinio marde respondis al la usona plano pri denova sendo de astronaŭtoj al la luno, dirante, ke ĝi volas plifortigi kunlaboron kun la internacia komunumo en la paca uzo de ekstera spaco.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis la unuan direktivon de sia registaro pri kosma politiko, formale instrukciante la Nacian Aeronaŭtikan kaj Spacialan Agentejon sendi astronaŭtojn denove al la luno kaj poste al Marso.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĝojas vidi progreson de aliaj landoj en la esplorado kaj uzo de ekstera spaco por pacaj celoj. Lu diris, ke la ĉina starpunkto oponanta kontraŭ la armiligo de ekstera spaco estas klara kaj konsekvenca. Ĉinio esperas, ke membroj de la internacia komunumo atingos interkonsenton pri antaŭgardo kontraŭ la armiligo de ekstera spaco.

La 6an de decembro usona prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo kaj instrukciis komenci procezon movi la usonan ambasadorejon al Jerusalemo el Tel-Avivo. Ĉinio, Rusio, Egiptio, Turkio kaj aliaj landoj reasertis sian subtenon al la rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj opiniis, ke la demando pri statuso de Jerusalemo devas esti solvita de Palestino kaj Israelo per dialogo.

Song Aiguo, ĉina ambasadoro al Egiptio kaj plenrajtigita reprezentanto de Ĉinio al la Araba Ligo, diris lunde en la jara konferenco de la Araba Administracia Disvolva Organizo en Kairo, ke Ĉinio ĉiam subtenas la pacan procezon en Mez-Oriento kaj apogas solvadon de mez-orientaj demandoj, inkluzive de la demando de Jerusalemo, laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj subtenas fondon de suverena kaj sendependa palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo kaj surbaze de la landlimoj de 1967.

Usona prezidento Donald Trump marde subskribis la jaran defendan leĝprojekton kun la valoro de prosimume 700 miliardoj da usonaj dolaroj en la Blanka Domo, kiu rajtigas al la usona armeo aldoni soldatojn, ŝipojn, aviadilojn kaj aliajn ekipaĵojn.

La Akto de Nacia Defenda Rajtigo, kiu estis adoptita de la kongreso en la lasta monato, aprobis bazan defendan buĝeton de 626,4 miliardoj da usonaj dolaroj kaj la militan fonduson de 65,7 miliardoj, konatan kiel Transmaraj Konstantaj Operacoj. La mono estos uzata por aldoni 7 500 aktivajn soldatojn al la armeo, 4 000 aktivajn mararmeanojn, 1 000 aktivajn marinfanterianojn kaj 4 100 aktivajn aerarmeanojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin