Ĉinio kaj Sud-Koreio estas solidaraj najbaroj

(GMT+08:00) 2017-12-14 19:17:52     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de decembro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio admiras la senton de amikeco, esprimitan de la sudkorea prezidento Moon Jae-in, en la nomo de Sud-Koreio kaj la sudkorea popolo, al la ĉina popolo.

La 13a de decembro estas la 80a datreveno de la Nankina Masakro. Ekde tiu tago komencis viziton en Ĉinio la sudkorea prezidento Moon Jae-in, kiu kelkfoje diris, ke la sudkorea popolo havas simpation por la ĉina popolo, kiun trafis grandaj suferoj, kaj li, nome de la sudkorea popolo, esprimis sian kondolencon al tiuj multenombraj homoj, kiuj doloras en la koro. Por tio Lu Kang diris:

"Ni admiras la senton de amikeco, esprimitan de la sudkorea prezidento Moon Jae-in, en la nomo de Sud-Koreio kaj la sudkorea popolo, al la ĉina popolo. Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj, la dulandaj popoloj, en la rezistado kontraŭ la koloniisma agresado de Japanio kaj en la naciliberiga batalado, estis solidaraj kaj helpemaj unu al la alia, kaj faris gravan kontribuon por la venko de la monda kontraŭfaŝista milito."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin