Vidpunkto de Ĉinio pri pozicio de Jerusalemo

(GMT+08:00) 2017-12-14 19:55:26     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 14a de decembro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas la koncernajn rezoluciojn de UN kaj la internacian komunideon solvi la problemon pri pozicio de Jerusalemo, kaj esperas kiel eble plej baldaŭ rekomenci intertraktadon inter Palestino kaj Israelo kaj fari, ke la palestina problemo solviĝu komplete, juste kaj poreterne.

Estas raporto, ke en la 13a de decembro al la membroŝtatoj de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro (OIK) okazis speciala pintkonferenco, kiu akceptis la deklaron, ke ĝi alvokas al la internacia komunumo agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Palestino. Por tio Lu Kang komentis:

"Ĉinio komprenas la prizorgon de OIK pri pozicio de Jesusalemo kaj subtenas la koncernajn rezoluciojn de UN kaj la internacian komunideon solvi la problemon pri pozicio de Jerusalemo, kaj esperas kiel eble plej baldaŭ rekomenci intertraktadon inter Palestino kaj Israelo kaj fari, ke la palestina problemo solviĝu komplete, juste kaj poreterne."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin