Ĉinio malaprobas usonan leĝon koncerne Tajvanon

(GMT+08:00) 2017-12-14 20:41:38     Redaktoro:Xiong

En gazetara konferenco Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio absolute malaprobas oficialan interkomunikiĝon kaj militan kontaktiĝon, egale en kia ajn formo, inter Usono kaj Tajvano, kaj vendon far Usono al Tajvano, kaj esperas, ke Usono, laŭ la principo de unu Ĉinio kaj laŭ la tri komunaj bultenoj de Ĉinio kaj Usono, konvene pritraktos la problemon de Tajvano, por ne damaĝi la ĝeneralan tendencon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj la pacon kaj stabilecon en la Tajvana Markolo.

Estas raporto, ke la usona prezidento Trump en la 12a de decembro subskribis la usonan federacian leĝon, tio estas, La National Defense Authorization Act (NDAA). En la leĝo sin tenas la sekcio, kvankam libera, tamen koncernanta Tajvanon, kaj en la sekcio tekstas interalie: "taksi eblecon de intervizito de usonaj kaj tajvanaj militŝipoj". Por tio Lu Kang diris: "Ĉinio absolute malaprobas oficialan interkomunikiĝon kaj militan kontaktiĝon, egale en kia ajn formo, inter Usono kaj Tajvano, kaj vendon far Usono al Tajvano, kaj esperas, ke Usono, laŭ la principo de unu Ĉinio kaj la tri komunaj bultenoj de Ĉinio kaj Usono, konvene pritraktos la problemon de Tajvano, por ne damaĝi la ĝeneralan tendencon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj la pacon kaj stabilecon en la Tajvana Markolo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin