Organizo de Islama Kunlaboro agnoskas Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino

(GMT+08:00) 2017-12-14 11:20:19     Redaktoro:Yu

La Organizo de Islama Kunlaboro publikigis komunikaĵon merkrede post speciala pintkunveno en la turka urbo Istanbulo, agnoskante Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino.

En la komunikaĵo, la organizo urĝis ĉiujn landojn de la mondo agnoski palestinan ŝtaton, kaj Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino sub la okupado de Israelo. Ĝi vokis al la Sekureca Konsilio de la UN protekti la leĝan statuson de Orient-Jerusalemo kaj malhelpi al Israelo okupi palestinan teritorion.

La komunikaĵo diris, ke la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo estas nevalida. Ĝi kondamnis la unuflankan decidon de usona prezidento Donald Trump kaj akuzis Usonon, ke ĝia decido atencas la rajtojn de la palestina popolo kaj estas intenca subfosado de ĉiuj klopodoj por paco kaj ankaŭ minaco al la paco kaj stabileco de la mondo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris dum parolado en malfermo de la pintkunveno, ke Irano volas senkondiĉe kunlabori kun ĉiuj islamaj landoj por defendi Jerusalemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin