Rusio urĝas Usonon kaj KDPR rekte dialogi

(GMT+08:00) 2017-12-14 14:28:47     Redaktoro:Yu

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris merkrede, ke Rusio subtenas rektan dialogon inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj oponas agojn, kiuj povas plialtigi la streĉecon.

Ryabkov diris en gazetara konferenco en Moskvo, ke la KDPR estas najbaro de Rusio, kaj la rusa flanko disvolvos siajn rilatojn kun la lando strikte laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj opinias, ke solvado de la demando de la Korea Duoninsulo per politika dialogo estas tre grava. Li aldonis, ke la rusa flanko volas utiligi ĉiajn oportunojn por ke ĉiuj koncernaj partioj rekte diskuti diversajn problemojn..

Ryabkov diris ankaŭ, ke la rusa flanko interkonsiliĝos kun la usona flanko laŭ la propono "ĉesigo kontraŭ ĉesigo", tio estas, ke la KDPR ĉesigu nukleajn aktivecojn, dum Usono kaj la Korea Respubliko ĉesigu grandskalan militekzercadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin