Ĉinio firme subtenas ampleksan nuklean interkonsenton pri Irano

(GMT+08:00) 2017-12-14 14:30:49     Redaktoro:Yu

Merkrede en Vieno, Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio, la sesopo, kaj Irano okazigis la 10an kunvenon de la komuna komisiono pri la ampleksa nuklea interkonsento. Usona ŝtatvicsekretario Tom Shannon, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj rilataj oficialuloj el Britio, Francio, Germanio, Rusio kaj Ĉinio ĉeestis la kunvenon, kiun prezidis ĝenerala sekretario de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado Helga Maria Schmidt.

Wang Qun, direktoro de la departemento pri armila regado en la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la ampleksan nuklean interkonsenton pri Irano. Li asertis, ke efektivigo de la interkonsento estas tre grava por protekti la internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo kaj akceli la pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento kaj konformas al la komunaj interesoj de la internacia komunumo. Li aldonis, ke la sesopo devas faris komunajn klopodojn, resti fidela al siaj promesoj kaj konservi la integrecon kaj seriozecon de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin