Fokusoj de la Semajno (Dec. 15)

(GMT+08:00) 2017-12-15 09:15:28     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Nov-Delhio, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio devas ludi aktivajn rolojn en la ŝanĝiĝema tutmonda strukturo kaj klopodi por la mondo kun stabileco kaj certeco.

Wang faris la rimarkojn dum la 15a triflanka kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj. Li diris, ke la tripartia kunlaboro inter Ĉinio, Rusio kaj Hindio sekvas la tendencon de multpolusa mondo kaj demokratiaj internaciaj rilatoj kaj konformas al la ĝeneralaj interesoj de la tri landoj, la regiono kaj la tuta mondo. La tripartia kunlaboro montris enorman viglecon kaj grandan potencialon en la pasintaj 15 jaroj, danke al la klopodoj de la tri flankoj. Li diris, ke la mondo spertas rapidan evoluadon, grandan transformiĝon kaj alĝustigon, kun pliiĝantaj necertecoj. Ĉi-rilate, Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kiel tri rapide evoluantaj novmerkatoj, devas ludi aktivajn rolojn meze de la ŝanĝiĝema tutmonda strukturo. La tripartia kunlaboro devas fokusiĝi pri strategia komunikado kaj kunordigo kaj paroli per sama voĉo pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, ĉar tio helpos antaŭenpuŝi justan kaj racian internacian ordon, kaj ankaŭ protekti la leĝajn interesojn de emerĝantaj merkatoj kaj ĉiuj evoluantaj landoj. Li diris, ke la tri landoj devas subteni la ŝlosilan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj en tutmondaj aferoj, apogi solvadon de tiklaj demandoj per politikaj rimedoj kaj akceli demokratiajn internaciajn rilatojn laŭ la leĝa regado. Li aldonis, ke la tri flankoj ankaŭ devas kunigi manojn por levi la unuecon, reciprokan fidon kaj disvolviĝon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj klopodi por la dua ora jardeko de la kunlaboro de BRICS-landoj.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan diris lunde en la argentina ĉefurbo Bonaero, ke Ĉinio ĉiam estas firma subtenanto de ekonomia tutmondiĝo kaj multflanka komerca sistemo.

Zhong faris la rimarkojn dum la plena sesio de la 11a ministra konferenco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Zhong diris, ke ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla historia tendenco kaj grava movforto por tutmonda ekonomia kreskado, kaj reguloj de la MOK liveras fundamentan institucian protekton por ekonomia tutmondiĝo kaj servas al niaj komunaj interesoj. Li aldonis, ke fronte al la novaj situacioj kaj defioj, Ĉinio volas labori kun la membroj de la MOK kaj gvidi la procezon de tutmondiĝo al pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj kungajna direkto, kiu profitigos ĉiujn.

Sabate antaŭ la ministra konferenco, Ĉinio subskribis Memorandon de Kompreno kun la Sekretariejo de la MOK pri la 7a fazo de la Ĉina Programo. La programo, komencita en julio de 2011, celas helpi malplej evoluintajn landojn pli efike integriĝi en la tutmondan ekonomion per fortigo de ilia partopreno en la agadoj de la MOK, kaj per helpo al tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj, por aliĝo al la organizo. Zhong emfazis, ke bazaj principoj de la MOK estas protekti ekonomian tutmondiĝon, kaj Ĉinio ĉiam estis firma defendanto de multflanka komerca sistemo.

La Organizo de Islama Kunlaboro publikigis komunikaĵon merkrede post speciala pintkunveno en la turka urbo Istanbulo, agnoskante Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino.

En la komunikaĵo, la organizo urĝis ĉiujn landojn de la mondo agnoski palestinan ŝtaton, kaj Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino sub la okupado de Israelo. Ĝi vokis al la Sekureca Konsilio de la UN protekti la leĝan statuson de Orient-Jerusalemo kaj malhelpi al Israelo okupi palestinan teritorion. La komunikaĵo diris, ke la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo estas nevalida. Ĝi kondamnis la unuflankan decidon de usona prezidento Donald Trump kaj akuzis Usonon, ke ĝia decido atencas la rajtojn de la palestina popolo kaj estas intenca subfosado de ĉiuj klopodoj por paco kaj ankaŭ minaco al la paco kaj stabileco de la mondo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris dum parolado en malfermo de la pintkunveno, ke Irano volas senkondiĉe kunlabori kun ĉiuj islamaj landoj por defendi Jerusalemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin