Novaĵoj (Decembro 14)

(GMT+08:00) 2017-12-14 16:51:40     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi urĝas novigon en manufaktura sektoro; la Organizo de Islama Kunlaboro agnoskas Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis por pli da novigo en la sektoro de ekipaĵa fabrikado por puŝi Ĉinion fariĝi potenco de manufakturado kaj plifortigi la realan ekonomion.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum du-taga inspektado en Xuzhou, Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. La Xuzhou-a Konstrumaŝina Limigita Kompanio, ĉefa manufakturo en Ĉinio, estis lia unua halto marde. Xi diris, post kiam li estis informita pri inteligentaj muntlinioj kaj platformo de granda datumo, ke novigado estas la fonto de kerna konkurencivo. Li diris, ke Ĉinio devas pliigi investon kaj enigi pli da energio en esploradon kaj disvolvadon por sproni disvolviĝon de la sektoro de ekipaĵa fabrikado. Li aldonis, ke multaj kernaj teknologioj estas neaĉeteblaj.

Xi urĝis ŝanĝi "Farita en Ĉinio" al "Kreita en Ĉinio", akcentante pli da emfazo al kvalito anstataŭ al rapido, kaj instigante enlandajn manufakturojn starigi siajn proprajn markojn. Li emfazis la rolon de ŝtataj entreprenoj, dirante, ke ili devas servi kiel grava forto en la provizflanka struktura reformo, celante internaciajn normojn kaj gvidante enlandajn industriojn por levi tutmondan valorĉenon.

Ĉina delegacio, estrata de Gao Xuanmin, vicdirektoro de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), por konigo de atingoj de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ, vizitis la sidejon de la Eŭropa Unio de la 12a ĝis la 13a de decembro. Gao renkontiĝis respektive kun gvidantoj de la Partio de Eŭropaj Socialistoj, la Eŭropa Popola Partio kaj la Eŭropa Servo por Ekstera Agado kaj informis ilin pri atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Gao faris prelegon en seminario pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj la venonta disvolvado de Ĉinio, kiun okazigis la Eŭropa Servo por Ekstera Agado kaj ĉeestis pli ol 30 homoj.

La eŭropa flanko aprezis la evoluigan koncepton, prezentitan en la raporto de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ, kiu prenas la popolon kiel la centron. Ili diris, ke la vojmapo pri modernigo de Ĉinio, desegnita en la raporto, ne nur havas gravan signifon por Ĉinio, sed ankaŭ certe havos gravan influon sur Eŭropon.

La Organizo de Islama Kunlaboro publikigis komunikaĵon merkrede post speciala pintkunveno en la turka urbo Istanbulo, agnoskante Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino.

En la komunikaĵo, la organizo urĝis ĉiujn landojn de la mondo agnoski palestinan ŝtaton, kaj Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de Palestino sub la okupado de Israelo. Ĝi vokis al la Sekureca Konsilio de la UN protekti la leĝan statuson de Orient-Jerusalemo kaj malhelpi al Israelo okupi palestinan teritorion. La komunikaĵo diris, ke la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo estas nevalida. Ĝi kondamnis la unuflankan decidon de usona prezidento Donald Trump kaj akuzis Usonon, ke ĝia decido atencas la rajtojn de la palestina popolo kaj estas intenca subfosado de ĉiuj klopodoj por paco kaj ankaŭ minaco al la paco kaj stabileco de la mondo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris dum parolado en malfermo de la pintkunveno, ke Irano volas senkondiĉe kunlabori kun ĉiuj islamaj landoj por defendi Jerusalemon.

La Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj institucioj merkrede alvokis la internacian komunumon donaci 1 700 milionojn da usonaj dolaroj por helpi 6 milionojn da homoj suferantaj de konflikto, malsato kaj malbona ekonomio en Sud-Sudano.

La Oficejo de la UN por Kunordigo de Humanitaraj Aferoj diris, ke pro daŭranta konflikto, akriĝas malsatego kaj subnutrado en Sud-Sudano, kaj se ne estos prenitaj rimedoj, aperos malsatego en pluraj regionoj de la lando. Laŭ freŝa taksado, la sezono de malsatego en Sud-Sudano alvenos pli frue ol kutime. Oni prognozis, ke en la periodo de januaro ĝis marto de la venonta jaro, 5,1 milionoj da homoj alfrontos seriozan nutraĵan mankon.

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri humanitara agado Mark Lowcock raportis al la Sekureca Konsilio en la 7a de decembro, ke la multjara konflikto alportis al la sud-sudana popolo gravan suferon, kaj nun du trionoj de la sud-sudana loĝantaro bezonas humanitaran helpon.

Merkrede en Vieno, Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio, la sesopo, kaj Irano okazigis la 10an kunvenon de la komuna komisiono pri la ampleksa nuklea interkonsento. Usona ŝtatvicsekretario Tom Shannon, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj rilataj oficialuloj el Britio, Francio, Germanio, Rusio kaj Ĉinio ĉeestis la kunvenon, kiun prezidis ĝenerala sekretario de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado Helga Maria Schmidt.

Wang Qun, direktoro de la departemento pri armila regado en la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la ampleksan nuklean interkonsenton pri Irano. Li asertis, ke efektivigo de la interkonsento estas tre grava por protekti la internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo kaj akceli la pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento kaj konformas al la komunaj interesoj de la internacia komunumo. Li aldonis, ke la sesopo devas fari komunajn klopodojn, resti fidela al siaj promesoj kaj konservi la integrecon kaj seriozecon de la interkonsento.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris merkrede, ke Rusio subtenas rektan dialogon inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj oponas agojn, kiuj povas plialtigi la streĉecon.

Ryabkov diris en gazetara konferenco en Moskvo, ke la KDPR estas najbaro de Rusio, kaj la rusa flanko disvolvos siajn rilatojn kun la lando strikte laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj opinias, ke solvado de la demando de la Korea Duoninsulo per politika dialogo estas tre grava. Li aldonis, ke la rusa flanko volas utiligi ĉiajn oportunojn por ke ĉiuj koncernaj partioj rekte diskuti diversajn problemojn.

Ryabkov diris ankaŭ, ke la rusa flanko interkonsiliĝos kun la usona flanko laŭ la propono "ĉesigo kontraŭ ĉesigo", tio estas, ke la KDPR ĉesigu nukleajn aktivecojn, dum Usono kaj la Korea Respubliko ĉesigu grandskalan militekzercadon.

La usona Federacia Rezervo merkrede altigis la baznivelan interezprocenton per 25 bazaj punktoj. Tio estas la tria interezaltigo en 2017.

La Federacia Rezervo diris en deklaro post la 2-taga kunveno pri mona politiko, ke konsidere al la plenumitaj kaj atenditaj labormerkataj kondiĉoj kaj inflacio, la Federacia Malferm-Merkata Komitato decidis altigi la celan amplekson por interezprocento de la federacia funduso je 1,25% ĝis 1,5%. Oficialuloj de la centra banko ankoraŭ antaŭvidas tri pliajn interezaltigojn en 2018. Tio estas senŝanĝa kun ilia septembra prognozo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin