Ĉinio kaj Sud-Koreio akordiĝis pri senunkleigo de la Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-12-15 20:20:36     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 15a de decembro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio, rilate la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj la konservon de paco en la duoninsulo, havas komunajn interesojn kaj tenas similan vidpunkton ĉe tio.

La sudkorea novaĵagentejo Yonhap raportis, ke la sudkoreaj aŭtoritatoj diris, ke sudkorea kaj ĉina ŝtatestroj akordiĝis ĉe la kvar principoj pri paco kaj stabileco de la duoninsulo, tio estas: 1a, absolute malpermesi al la duoninsulo estiĝon de milito; 2a, insisti en la principo de sennukleigo en la duoninsulo; 3a, pace solvi ĉiujn problemojn, inkluzive de la problemo de sennukleigo, per dialogo kaj intertrakto; kaj 4a, por definitive pace solvi la problemon de la duoninsulo nepre plibonigi la rilatojn inter Suda kaj Norda Koreioj.

Lu Kang diris, ke solvi la problemon de la duoninsulo per diplomatiaj rimedoj kaj konservi la duoninsulon stabila estas la plej granda komuna divizoro de ĉiuj koncernaj partioj, precipe de la regionaj landoj, kaj ankaŭ la ĝenerala deziro de la internacia komunumo. Ĉinio alvokas al ĉiuj partioj direktiĝi unu al alia kaj kune fari sian plejeblon, por ke la problemo kiel eble plej baldaŭ revenu sur ĝustan trakon, do sur dialogon kaj interkonsiliĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin