Blanka libro laŭdas rimarkindan progreson en protekto de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2017-12-15 14:19:55     Redaktoro:Yu

Blanka libro, vendrede publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, laŭdis rimarkindan progreson en la protekto de homaj rajtoj dum la lastaj kvin jaroj.

Laŭ la blanka libro, titolita "Nova Progreso en la Leĝa Protekto de Homaj Rajtoj en Ĉinio", la lando malfermis novan epokon de protekto de homaj rajtoj.

La blanka libro eksplikis la progreson de la protekto de homaj rajtoj en ses partoj – plibonigo de la leĝa kadro por certigo de homaj rajtoj, antaŭenigo de la baznivela administrado, plifortigo de juĝa protekto de homaj rajtoj, firmigo de sociaj mekanismoj, plifortigo de la partia gvido pri leĝa protekto de homaj rajtoj kaj akcelado de la disvolviĝo de tutmondaj homaj rajtoj.

La protektado de homaj rajtoj en Ĉinio multe progresis kaj Ĉinio kontribuas al la diverseco de homa civilizacio kaj liveras siajn saĝecon kaj solvojn por akceli socian progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin