Ĉinio klopodas altigi sian konkurencivon en artefarita inteligenteco

(GMT+08:00) 2017-12-15 14:49:05     Redaktoro:Yu

Ĉinio komencis forĝi novajn konkurencivajn avantaĝojn en artefarita inteligenteco, kun celoj ebligi al indiĝenaj entreprenoj konkurenci kun tutmondaj rivaloj antaŭ 2020.

La Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio ĵaŭde publikigis la agadplanon por esence plibonigi la novan teknologion en la venontaj tri jaroj kaj akiri trarompojn en baza esplorado kaj vasta aplikado en multaj kampoj, inkluzive de inteligentaj aŭtoj, robotoj kaj senpilotaj aviadiloj. La dokumento diris, ke artefarita inteligenteco kaj fabrikado estos profunde integritaj.

Platformoj de inteligentaj konekteblaj veturiloj estos fidindaj kaj sufiĉe sekuraj por subteni ege aŭtomatan veturadon, kaj realiĝos grandskala produktado kaj aplikado de inteligentaj robotoj uzataj por hejmaj kaj publikaj servoj.

Ankaŭ specifaj celoj estis publikigitaj en kampoj inkluzive de vizaĝa rekono, medicina diagnozo per artefarita inteligenteco, parola rekono kaj inteligenta tradukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin