Novaĵoj (Decembro 15)

(GMT+08:00) 2017-12-15 16:40:13     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de decembro, vendre. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Blanka libro laŭdas rimarkindan progreson en protekto de homaj rajtoj; Ĉinio kaj Sud-Koreio konsentis antaŭenigi rilatojn sur ĝusta vojo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ŝtatestroj de Ĉinio kaj la Korea Respubliko (Sud-Koreio) ĵaŭde konsentis antaŭenigi duflankajn rilatojn por certigi longperiodan stabilecon de la rilatoj.

La promeso estis farita dum intertraktado inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-korea paralelulo Moon Jae-in en Pekino.

Xi bonvenigis Moon fari ŝtatan viziton al Ĉinio okaze de la 25a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Xi diris, ke la du landoj akiris konsiderindan progreson en interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kio alportis grandajn profitojn al ambaŭ flankoj. Estis zigzagoj kaj komplikaĵoj en la duflankaj rilatoj, kiuj donis iluminadon al ambaŭ flankoj por krei pli bonan estontecon surbaze de reciproka respekto pri kernaj interesoj. Li diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas labori kun Sud-Koreio por subteni la originalan intencon pri la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj plene konsideri la bonfarton de la du popoloj. Li diris, ke ambaŭ landoj devas persisti en la fundamenta principo respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj sincere trakti unu la alian kiel najbaroj. Xi ankaŭ proponis, ke la du flankoj sekvu la principon de reciproka profito kaj kungajna kunlaboro por certigi, ke la duflankaj rilatoj disvolviĝas sur la ĝusta vojo. Li alvokis al la du flankoj plifortigi politikan komunikadon, cementi la fundamenton de reciproka fido, kaj bone utiligi la interŝanĝan mekanismon inter leĝdonaj instancoj kaj politikaj partioj de la du landoj.

Moon diris, ke la du landoj estas gravaj komercaj partneroj, kaj la evoluo de regionaj landoj estas strikte ligita kun la du cent-jaraj celoj de Ĉinio. Sud-Koreio atendas labori kun Ĉinio por cementi politikan fidon kaj amikecon inter la du popoloj kaj plifortigi kunlaboron en diversaj lokoj kaj kunordigon en tutmondaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke Sud-Koreio esperas partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo de komuna estonteco de la homaro.

La du gvidantoj ankaŭ interŝanĝis siajn opiniojn pri la situacio sur la Korea Duoninsulo.

Blanka libro, vendrede publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio, laŭdis rimarkindan progreson en la protekto de homaj rajtoj dum la lastaj kvin jaroj.

Laŭ la blanka libro, titolita "Nova Progreso en la Leĝa Protekto de Homaj Rajtoj en Ĉinio", la lando malfermis novan epokon de protekto de homaj rajtoj. La blanka libro eksplikis la progreson de la protekto de homaj rajtoj en ses partoj – plibonigo de la leĝa kadro por certigo de homaj rajtoj, antaŭenigo de la baznivela administrado, plifortigo de juĝa protekto de homaj rajtoj, firmigo de sociaj mekanismoj, plifortigo de la partia gvido pri leĝa protekto de homaj rajtoj kaj akcelado de la disvolviĝo de tutmondaj homaj rajtoj. La protektado de homaj rajtoj en Ĉinio multe progresis kaj Ĉinio kontribuas al la diverseco de homa civilizacio kaj liveras siajn saĝecon kaj solvojn por akceli socian progreson.

Ĉinio komencis fariĝi novajn konkurencivajn avantaĝojn en artefarita inteligenteco, kun celoj ebligi al indiĝenaj entreprenoj konkurenci kun tutmondaj rivaloj antaŭ 2020.

La Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio ĵaŭde publikigis la agadplanon por esence plibonigi la novan teknologion en la venontaj tri jaroj kaj akiri trarompojn en baza esplorado kaj vasta aplikado en multaj kampoj, inkluzive de inteligentaj aŭtoj, robotoj kaj senpilotaj aviadiloj. La dokumento diris, ke artefarita inteligenteco kaj fabrikado estos profunde integritaj.

Platformoj de inteligentaj konekteblaj veturiloj estos fidindaj kaj sufiĉe sekuraj por subteni ege aŭtomatan veturadon, kaj realiĝos grandskala produktado kaj aplikado de inteligentaj robotoj uzataj por hejmaj kaj publikaj servoj.

Ankaŭ specifaj celoj estis publikigitaj en kampoj inkluzive de vizaĝa rekono, medicina diagnozo per artefarita inteligenteco, parola rekono kaj inteligenta tradukado.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion, longigante la oficperiodon de la Misio de la UN en Sud-Sudano ĝis 15a de marto, 2018.

La Sekureca Konsilio adoptis ankaŭ deklaron de prezidanto pri la situacio en Sud-Sudano. La deklaro esprimis maltrankvilon pri la politika, sekureca, humaneca kaj ekonomia situacio en la lando kaj urĝis ĉiujn partiojn de konflikto haltigi batalon kaj aktive partopreni en la paca procezo.

En julio de 2011 Sud-Sudano deklaris sendependiĝon el Sudano. En la sekva monato la Sekureca Konsilio de la UN decidis establi Mision de la UN en Sud-Sudano, kaj poste ĝi kelkfoje longigis la oficperiodon de la misio. En decembro de 2016, la Sekureca Konsilio decidis longigi la oficperiodon de la misio ĝis la 15a de decembro de 2017.

La nova ĝeneva pacintertraktado pri Sirio finiĝis ĵaŭde pli frue je unu tago ol la planita dato. Speciala sendito de la UN pri Sirio, Staffan de Mistura, diris, ke la intertraktado ne povis akiri atenditajn rezultojn malgraŭ grandaj penadoj de la UN en la pasintaj du semajno.

De Mistura diris ĵaŭde vespere en gazetara konferenco, ke la siria registaro kaj la opozicia delegacio akuzis unu la alian pri starigo de malkonvenaj antaŭkondiĉoj, kio perdigis al la du partioj la oran oportunon antaŭenigantan la pacan procezon.

La sendito diris, ke estis pozitiva signo, ke la siriaj opozicioj unuafoje formis komunan delegacion por la intertraktado kaj esprimis volon rekte trakti kun la registaro. Sed delegacio de la siria registaro rifuzis diskuti aliajn temojn krom tiu pri batalo kontraŭ terorismo, opiniante, ke la insisto de la opozicioj pri eksigo de prezidento Bashar al-Assad estas antaŭkondiĉo por la pacintertraktado.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke Rusio kaj Ĉinio marŝas antaŭen en ĝusta direkto, kaj post la elekto de rusa prezidenteco, ampleksa strategia partnereco de kunordigo estos senĉese plifortigita.

Putin faris la rimarkojn en gazetara konferenco, responde al demando de raportisto el Ĉina Radio Internacia. Li diris, ke rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas bazita sur vasta socia fundamento; Ĉinio estas ne nur la plej granda komerca partnero de Rusio, sed ankaŭ ĝia ampleksa strategia partnero, kaj la du landoj havas tre proksimajn aŭ similajn vidpunktojn pri multaj internaciaj demandoj.

Putin ankaŭ pozitive taksis politikajn decidojn anoncitajn en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, dirante, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis profitante de la politikoj de prezidanto Xi Jinping kaj liaj antaŭuloj.

La israela armeo ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke merkrede nokte kaj ĵaŭde matene la israela aerarmeo lanĉis aeratakojn kontraŭ tri militaj instalaĵoj de la palestina Islama Rezist-Movado en Gazao.

La deklaro diris, ke merkrede nokte el Gazao estis pafitaj kvar raketobusoj. Du el ili estis interkaptitaj de la israela armeo per la defenda sistemo Fera Kupolo, kaj la aliaj falis respektive sur vastan ejon en suda Israelo kaj en iun lernejon en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin