En Pekino okazis Reklamo de libro "Teo kaj Amo, Rakonto pri Teo"

(GMT+08:00) 2017-12-20 08:03:18     Redaktoro:Ĝoja

La 14-an de decembro en Pekino okazis Reklamo de libro "Teo kaj Amo, rakonto pri Teo" kaj Prezentado de mallongaj filmoj kaj ekspozicieto de ilustraĵoj celebre al Zamenhof-Tago kaj 130-a datreveno de Esperanto.

En la vintra seka kaj serena Pekino kaj en la pekina tipa loĝejo siheyuan, oni celebras la eldonon de la esperanta libro "Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo", memore al L.L.Zamenhof, la kreinto de Esperanto tuj antaŭ lia naskiĝtago, kaj la 130-a datreveno de publiko de la unua libro de Esperanto, partoprenis Ragnar Baldursson, plenrajtigitan senditon de Islando al Ĉinio, Wang Xingdong, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, estro de Ĉina Film-literatura Asocio, vicprezidanto de Ĉina Filmista Asocio, Hu Kaimin, vicdirektoro de Fremdlingva Eldonejo, Wang Xufeng, verkisto, gajninto de ĉina literatura premio Maodun kaj estro de kultura akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato, kaj Lee Jungkee, speciala sendito de Universala Esperanto-Asocio, estrarano de UEA kaj prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro kaj diversrondaj gastoj kaj esperantistoj.

La eventon organizas ĈRI kaj Fremdlingva Eldonejo, funkciigas Centro pri Homresursoj de ĈRI kaj Pekina Esperanto-Asocio, subtenas UEA, Piktura kaj Kaligrafia Studio de Zhengshantang-kompanio, ĈRI sur interreto, Ĉina Novaĵo kaj Ĉina Televido.

Ĉinio havas longan historion pri teo, regali gastojn per teo estas la kutimo de ĉinoj en miloj da jaroj. Do s-ino Zhang Yi, direktoro de pekina kultura limigita kompanio Jinjun sub tea kompanio Zhengshantang, prezentas te-etiketon.

Ĝoja, redaktoro de la libro, prezentas la reklamon.

Fama verkisto, gajninto de ĉina literatura premio Maodun, kaj estro de Kultura Akademio sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato Wang Xufeng faras parolon.

Speciala sendito de Universala Esperanto-Asocio, estrarano de UEA kaj prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro Lee Jungkee voĉlegas mesaĝon de Mark Fettes, prez. de UEA.

Ĝoja voĉlegas mesaĝon de Dr.Maryse.Wanda Zaleski-Zamenhof nome de la familio de L.L.Zamenhof.

Chen Ji, estro de sekcio pri interreta raportado per Esperanto sub El Popola Ĉinio kaj konstanta konsilanto de Ĉina Esperanto-Ligo, voĉlegas mesaĝon de Zhao Jun,vicdirektoro de El Popola Ĉinio kaj konstanta konsilanto de Ĉina Esperanto-Ligo.

Parolas plenrajtigita sendito de Islando al Ĉinio s-ro Ragnar Baldursson.

Parolas Hu Kaimin, vicdirektoro de Fremdlingva Eldonejo.

Parolas Wang Xingdong, estro de Ĉina Film-literatura Asocio kaj vicprezidanto de Ĉina Filmista Asocio.

Selena voĉlegas mesaĝon de Ren Qian,vicdirektoro de Ĉina Radio Internacia.

Rafael Zerbetto el Brazilo kaj Lin Lisha el Ĉinio voĉlegas poemon.

Infanoj de la elementa lernejo Yongtai ludas dramon La ranidoj serchas panojn.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin