Novaĵoj (Decembro 18)

(GMT+08:00) 2017-12-18 17:51:16     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj mekongaj landoj plifortigos pragmatan kunlaboron; Putin dankis Usonon pro divido de teroristaj informoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Altrangaj oficialuloj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio vendrede konsentis profundigi pragmatan kunlaboron por profitigi siajn popolojn.

En la tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de Lancang-Mekonga Kunlaboro en la urbo Dali de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, ili decidis efektivigi la konsenton atingitan de iliaj gvidantoj por antaŭenigi pli da kunlaboraj projektoj kaj konstrui la komunumon de komuna estonteco de paco kaj prospero por landoj de la rivero Lancang-Mekongo, kiu estas natura ligilo inter la ses landoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj kamboĝa ministro pri eksterlandaj aferoj Prak Sokhonn kunprezidis la kunvenon. Laosa ministro pri eksterlandaj aferoj, Saleumxay Kommasith, birma ministro pri internacia kunlaboro U Kyaw Tin, tajlanda ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai kaj vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh ĉeestis la kunvenon.

La ĉina delegacio estrata de Li Jun, vicdirektoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vizitis Sudanon de la 15a ĝis la 17a de decembro. Dum la restado, la delegacio ĉeestis seminarion de la sudana Partio de Nacia Kongreso, okazigis kunvenon por konigi la atingojn de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj renkontiĝis kun vicprezidento, parlamenta prezidanto kaj aliaj altrangaj oficialuloj de Sudano.

Diversaj rondoj de Sudano aprezis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko kaj la tutmondan signifon kaj profundan influon de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj opiniis, ke la disvolviĝo de Ĉinio kaj la praktiko de la KPĈ forte akcelis disvolvadon de la progresema afero de la homaro.

Kremlo diris dimanĉe, ke rusa prezidento Vladimir Putin telefonvokis sian usonan paralelulon Donald Trump por danki la Centran Informan Agentejon pro la informo, kiu helpis abortigi intencon de terorisma atako en Sankt-Peterburgo.

La rusa Federacia Sekureca Servo diris vendrede, ke en la komenco de tiu semajno ĝi detenis sep subtenantojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiuj intencis eksplodigi la faman Kazan-katedralon en Sankt-Peterburgo, la dua plej granda urbo en Rusio.

La rusa Ŝtata Kosma Korporacio Roscosmos diris dimanĉe en deklaro, ke Rusio sukcese lanĉis spacoŝipon Soyuz MS-07 kun tri astronaŭtoj el la kosmodromo Baikonur en Kazaĥio.

La spacoŝipo estis propulsita de la raketo Soyuz-FG, kiu estis ĵetita je la 10a horo kaj 21 minutoj laŭ moskva tempo el la lanĉejo de la vojaĝo de Gagarin, kaj planas kupliĝi kun la internacia kosmostacio je ĉirkaŭ la 11a horo kaj 43 minutoj marde laŭ moskva tempo. La kajuto de la Soyuz MS-07 portas rusan astronaŭton Anton Shkaplerov kaj lian usonan kolegon Scott Tingle kaj la japanan kolegon Norishige Kanai.

Franca prezidento Emmanuel Macron dimanĉe refoje kritikis usonan prezidenton Donald Trump pri la retiro de Usono el la Pariza Interkonsento pri la tutmonda traktado de klimatŝanĝiĝo.

Macron diris dum intervjuo kun la franca televido 2, ke li kelkfoje diskutis kun Trump pri la usona retiro el la Pariza Interkonsento, kaj li komprenas, ke Trump faris la elekton por plenumi la promeson faritan dum elektkampanjo kaj protekti la usonan dongadon, tamen ĉiu registaro devas observi internaciajn interkonsentojn, subskribitajn de ĝi mem kaj eĉ de la antaŭa.

Macron diris ankaŭ, ke Francio volas serĉi kunlaboron kun tutmondaj partneroj en la kampoj de cifereco, mediprotekto kaj investo en traktado de klimatŝanĝiĝo. Li aldonis, ke Ĉinio estas ĉefa partnero de Francio en tiu ĉi kampo kaj faris pozitivajn kontribuojn kaj klopodojn. Ĉinio esperas ludi pli gravan rolon en internaciaj multflankaj kunlaboraj mekanismoj, ĉar mediprotekto estas ĝia prioritato.

Lastatempe gvidantoj de islamaj landoj agnoskis Orient-Jerusalemon kiel ĉefurbon de palestina ŝtato. Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris sabate, ke Turkio starigos sian ambsadorejon al Palestino en Orient-Jerusalemo.

Erdogan faris la rimarkojn en kunveno de la turka reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado en la centra provinco Karaman. Li diris, ke Turkio kaj aliaj islamaj landoj jam deklaris la agnoskon de Orient-Jerusalemo kiel ĉefurbo de palestina ŝtato, tamen nun Jerusalemo estas sub la okupado de Israelo, Turkio ankoraŭ ne povas starigi sian ambasadorejon en ĝi. Li aldonis, "Se dio permesos, ni instalos nian ambasadorejon tie."

Erdogan refoje persvadis usonan prezidenton Donald Trump, ke li ne prenu rimedon subtenantan Cionisman Movadon, alie li pagos grandan koston.

Afganaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke ekstremistoj de la grupo Talibano lanĉis atakojn sabate en la afgana suda provinco Helmand, almenaŭ 14 sekurigaj personoj estis mortigitaj kaj 3 aliaj vunditaj.

Bone informita persono diris dimanĉe, ke sabate nokte talibanaj ekstremistoj lanĉis atakojn kontraŭ almenaŭ du kontrolejoj, tamen ili estis repuŝitaj de sekurigaj personoj. Nun estas aldonitaj gardistoj al la du kontrolejoj.

La provinco Helmand troviĝas en la landinterno de la lando, kie aktivas narkotaĵaj kontrabandistoj kaj ofte okazas atakoj. Raportoj diris, ke almenaŭ ses regionoj de la provinco estas sub la regado de talibanaj ekstremistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin