Yunnan Eduka Departemento prenis multajn rimedojn por plenumi la devigan edukadon

(GMT+08:00) 2017-12-19 17:51:17     Redaktoro:Xiong


La provinco Yunnan situas en sudokcidenta Ĉinio. Pro ĝiaj situo, malriĉeco, kaj multnacieco, malfortiĝas la bazo de la edukado en Yunnan. En la tuta provinco estas 88 malriĉaj gubernioj kun pli ol 4470 mil loĝantoj, inkluzive de pli ol 990 mil lernantoj. Tial la laboro de malriĉec-mildigado en eduko estas tre grava. Zhu Huashan, vicestro de la Yunnan-a Eduka Departemento diris, ke nuntempe unu el la ĉefaj laboroj estas plenumi la devigan edukadon.

La Ĉina registaro plenumis senpagan politikon en deviga edukado, ne nur en kamparo, sed ankaŭ en urbo. Nome ne ekzistas la situacio, ke la infanoj ne povus eniri lernejon pro mono. Do kio estas la kialo de alta interrompa kvanto de deviga edukado? Zhu Huashan diris: "La interrompa kvanto de deviga edukado estas alta. La kialo estas: unue, iuj familioj estas malriĉaj; due, iuj laborantoj ne ŝatas lernejon; trie, altirforto de la lernejo estas malgranda kaj la kapablo de la instruisto estas nesufiĉa."

Por plenumi edukan malriĉec-mildigadon, Yunnan-a Eduka Departemento establis gvidan grupon de malriĉec-mildiga laboro. Zhu Huashan diris: "Ĉi-jare Yunnan-a Eduka Departemento organizis trejnan klason de eduka malriĉec-mildigo por gvidantoj de edukaj departementoj el diversaj subprovincoj, urboj kaj gubernioj en la tuta provinco. La trejnado estas ĉefe pri celo, malfacilo kaj plenumado de la eduka malriĉec-mildigado."

Por pli interesi lernantojn kaj forigi la tedon al lernado, Yunnan-a Eduka Departemento donis helpadon al lernantoj en malriĉecaj regionoj. Zhu Huashan diris: "En ĉiuj semestroj, ni alportas lernantojn el malriĉaj regionoj al la ekstero. Ili vizitis gravajn konstruaĵojn de nia lando, inkluzive de flughaveno kaj fervojstacio. Ni volas sciigi al la lernantoj tion, ke la scioj estas forto kaj povas ŝanĝi la sorton."

La alia kialo de alta interrompa kvanto de deviga edukado estas tio, ke altirforto de la lernejo estas malgranda kaj la kapablo de la instruisto estas nesufiĉa. Por tiu problemo, Yunnan-a Eduka Departemento plenumis subtenan planon por instruistoj en kamparo. Zhu Huashan diris: "En la unua flanko, oni devas kiel plej eble kontentigi la bezonon de instruistoj en malriĉaj regionoj. En la dua flanko, krom normalajn salajron kaj subvencion, oni devas doni ekstraĵon al instruistoj en malriĉaj regionoj kaj liveri malaltaprezan ludomon. En la tria flanko, la provinco Yunnan investis pli ol 3000 mil juanojn por instruist-trejnado. En la kvara flanko, la loka registaro investis 117 milionojn da juanoj por trejni instruistojn en mez- kaj element-lernejoj."

Yunnan-a Eduka Departemento prenas multajn rimedojn kaj havas fidon por realigi la celon, nome ke, antaŭ la jaro 2020, ĉiuj infanoj havos devigan edukadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin