Novaĵoj (Decembro 19)

(GMT+08:00) 2017-12-19 16:46:36     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj okazigis intertraktadon kun sia itala kolego; Usono vetois rezolucian projekton de la Sekureca Konsilio de la UN pri statuso de Jerusalemo . Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde interparolis kun sia itala kolego Angelino Alfano, konsentante plifortigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Ambaŭ flankoj konsentis komenci konsiliĝon por subskribi interregistaran kunlaboran dokumenton kiel eble plej baldaŭ kaj formuli gvidlinion kaj liston de projektoj de kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo. La du ministroj subtenas, ke Ĉinio kaj Italio havas pli da kulturaj interŝanĝoj, efektivigas novan kunlaboron en novigado kaj forĝas pli striktan partnerecon inter siaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Ili esprimis sian promeson subteni multflankismon, konstrui malferman mondan ekonomion kaj forĝi reciprokprofitajn, justajn kaj kungajnajn interŝtatajn rilatojn.

Wang diris, ke Ĉinio laboros kun Italio por kontribui al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Alfano estas en Ĉinio por oficiala vizIto inter la 17a kaj la 19a de decembro. Post sia interparolo, la du ministroj ĉeestis la ferman ceremonion de la oka komuna kunveno de la Ĉina-Italia Registara Komitato.

Pro sia rolo antaŭenpuŝi la disvolvadon de kvantuma komunikado, ĉina fizikisto Pan Jianwei estis inkluzivita en la jaran liston de dek gravuloj de la jaro 2017 en scienco, kiun la prestiĝa gazeto Naturo publikigis lunde.

Brendan Maher, novaĵ-redaktoro de la gazeto Naturo, diris, ke de kvantuma komunikado kaj genara redaktado ĝis la minaco de nuklea krizo kaj la malfortigo de mediprotekto en Usono, ĉi tiu listo tuŝas la altajn kaj malaltajn punktojn de scienco kaj sciencistoj en 2017.

Pan Jianwei, deklamata de iuj kiel Patro de Kvantumo en Ĉinio, kaj lia teamo uzis kvantumajn leĝojn por sekure transmisii informojn.

Ĉilia elektita prezidento Sebastian Pinera diris lunde, ke li planas vastigi rilatojn kun Ĉinio en diversaj kampoj, de investado ĝis infrastruktura konstruo.

Pinera diris en gazetara konferenco kun fremdlandaj raportistoj, ke ĉiuj scias, ke Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Ĉilio kaj ili plifortigos la ligitecon. Li diris, ke ili vastigos kaj profundigos ne nur siajn komercajn rilatojn, sed ankaŭ rilatojn en la kampo de investado, kaj en kunlaboro pri scienco kaj tekniko, aŭ pri infrastrukturo kaj inĝenieriko, kaj tiel ili vidas optimismon kaj esperon en plifortigo de rilatoj inter Ĉilio kaj Ĉinio.

Usono lunde vetois rezolucian projekton de la Sekureca Konsilio de la UN pri la statuso de Jerusalemo.

Ĉiuj aliaj 14 membroj de la Sekureca Konsilio voĉdonis por la teksto redaktita de Egiptio. Sed ĉar Usono, kiu estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio, havas vetoon, la projekto ne povis esti adoptita.

Antaŭ la voĉdono, egipta ambasadoro al la UN Amr Abdellatif Aboulatta klarigis, ke la rezolucia projekto celas certigi, ke ajna intenco ŝanĝi la karakterizaĵojn aŭ demografian konsiston de la Malnova Urbo de Jerusalemo ne havas efikon kaj estas nevalida kaj devas esti nuligita. Li aldonis, ke la projekto ankaŭ vokas al ĉiuj partioj ne establi diplomatiajn misiojn en Jerusalemo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde forte kondamnis teroristan atakon kontraŭ preĝejo en la pakistana urbo Quetta, kiu mortigis plurajn homojn.

En deklaro publikigita de lia proparolanto Stephane Dujarric, la ĝenerala sekretario esprimis siajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Li vokis alporti la efektivigantojn de la atako al justeco.

Sinmortiga atakanto detonaciigis kunportitan eksplodaĵon ĉe la pordego de la preĝejo en la sudokcidenta pakistana urbo Quetta, kaj alia atakanto pafis al dimanĉaj preĝantoj kaj estis mortpafita de sekurectrupo. Almenaŭ ok homoj estis mortigitaj kaj dekoj da aliaj estis vunditaj en la atako.

La zimbabva armeo deklaris lunde, ke la milita agado komenciĝinta en novembro jam atingis la celon kaj estas finita nun, kaj armeo kaj polico rekomencis normalan laboron.

La zimbabva armeo komencis militan agadon en frumateno de la 15a de novembro. Ili komplete regis ĉefajn organojn de la registaro kaj anoncis, ke la celo de la milita agado estas elserĉi koruptajn oficialulojn el politikaj partioj kaj alporti ilin al justeco. En la 21a de novembro tiama prezidento Robert Mugabe deklaris demision, kaj en la sekva tago, eksa vicprezidento Emmerson Mnangagwa estis kandidatigita por la posteno de prezidento. La 24an de novembro en la ĉefurbo Haroro Mnangagwa ĵuris enoficiĝon kiel nova prezidento.

La filipina prezidentejo anoncis lunde, ke la tropika ŝtormo Kai-tak rezultigis morton aŭ malaperon de 80 homoj en centra parto de Filipinoj, kaj nun la influo malfortiĝas iom post iom en la lando.

Proparolanto de la prezidentejo Harry Roque diris lunde, ke la tropika ŝtormo Kai-tak, kiu surteriĝis en la centra parto de la lando, jam rezultigis la morton de 31 homoj kaj malaperon de 49 aliaj en kelkaj provincoj. La tropika ŝtormo estigis inundojn kaj terlavangojn. Pli ol 270 mil homoj el proksimume 60 mil familioj suferis de la katastrofo, kaj multaj pontoj, ŝoseoj kaj aliaj instalaĵoj estis difektitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin