Novaĵoj (Decembro 20)

(GMT+08:00) 2017-12-20 15:55:30     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Francio okazigis strategian dialogon; la Azia Infrastruktura Invest-Banko grandigis sian membraron ĝis 84. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Francio por injekti novan impulson en duflankajn rilatojn.

Yang faris la rimarkojn en nova sesio de la Ĉina-Franca Strategia Dialogo kun Philippe Etienne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron.

Yang diris, ke la ĉina-francaj rilatoj subtenis sanan kaj stabilan disvolvadon en la lastaj jaroj. Li rimarkigis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping havis du telefonajn konversaciojn kaj renkontiĝon en la germana urbo Hamburgo kun prezidento Macron, kaj ili montris direkton por la disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova erao. Yang diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) liveris novajn historiajn oportunojn por vastigi kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj en diversaj kampoj. Ĉinio volas labori kun Francio por plani altnivelajn interŝanĝojn inter la du landoj en la venonta fazo. Li aldonis, ke Ĉinio konsideras Francion kiel gravan partneron sur la vojo de disvolvado en la nova epoko, kaj volas firmigi politikan reciprokan fidon kun Francio. La du flankoj devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, profundigi kunlaboron en la kampoj de nuklea energio, aerokosmo, industria fabrikado, komerco kaj investado, kaj plibonigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj.

Etienne diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis la kurson por la plua disvolviĝo de Ĉinio, kio ankaŭ havas profundan influon sur Eŭropon kaj la mondon. Li diris, ke Francio atribuas grandan gravecon al la leviĝanta statuso kaj influo de Ĉinio en la mondo, kaj ke Francio ĉiam rigardos disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio kiel diplomatian prioritaton.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) anoncis marde, ke ĝia direkcio aprobis la aliĝon de Kuk-Insularo, Vanuatuo, Belorusio kaj Ekvatoro al la banko. La aldono kreskigis la aprobitan membraron de la AIIB ĝi 84.

Prezidanto de la AIIB, Jin Liqun, diris, ke la stabila grandigo de la membraro reflektas konfidon de la internacia komunumo al la banko.

La kvar venontaj membroj oficiale aliĝos al la AIIB, kiam ili finos la postulatajn enlandajn procezojn kaj deponos la unuan parton de kapitalo en la banko.

La itala flanko alte taksis gravan kontribuon kaj tutmondan signifon de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj laŭdis la saĝon kaj internacian respondecon de la KPĈ kaj esprimis volon antaŭenigi akordigon de disvolvaj strategioj de la du landoj kaj duflankan pragmatan kunlaboron.

Japanaj amaskomunikiloj raportis, ke japana ĉefministro Shinzo Abe diris marde, ke li volas levi la japana-ĉinajn rilatojn ĝis nova etapo.

Laŭ la japana novaĵ-agentejo Kyodo, Abe diris dum parolado en Tokio, ke 2018 markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato pri Paco kaj Amikeco, kaj li volas preni ĉi tiun oportunon por profundigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj levi duflankajn rilatojn ĝis nova etapo.

La japana ĉefministro esprimis sian volon plibonigi la ĉina-japanajn rilatojn en kelkaj okazoj lastatempe.

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Abe la 11an de novembro dum la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la vjetnama centra urbo Da Nang.

Dum la renkontiĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Japanio devas memori la fundamentajn interesojn de la du popoloj, ĝuste kapti la ĝeneralan direkton de paco, amikeco kaj kunlaboro, kaj labori por plibonigi kaj pli bone disvolvi la duflankajn rilatojn per senlacaj klopodoj kaj akumulado de pozitivaj faktoroj.

Abe diris, ke la japana flanko volas labori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la strategiajn reciprokprofitajn rilatojn inter la du landoj per celebrado de la 40a datreveno de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato pri Paco kaj Amikeco en la venonta jaro.

La Gazetara Servo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis komunikaĵon, dirante, ke raporto pri la nacia sekureca strategio, kiun usona prezidento Donald Trump lunde publikigis, montris, ke Usono ne volas forlasi sian serĉadon de unupolusa mondo, kaj la rusa flanko malakceptas kontraŭrusan starpunkton de la raporto.

La komunikaĵo diris, ke la rusa flanko bedaŭras la usonan raporton pri la nacia sekureca strategio, kiu reflektas antagonisman emon. Unu el la ĉefaj kolonoj de la nacia sekureca strategio en la raporto estas "konservi pacon per forto", kio signifas, ke Usono ne intencas starigi partnerecon kaj juste konduki konstrueman kunlaboron kun aliaj landoj por solvado de nunaj demandoj, sed desegnis vojmapon por agi kontraŭ aliaj landoj. Tio spegulas, ke Usono intencas konservi sian evidente malfortiĝantan dominan pozicion sur la intern acia tereno je ĉia kosto.

La Sekureca Konsilio de la UN marde adoptis rezolucion por renovigi rajtigon pri translandima kaj translinia humanitara helpo al Sirio por plia periodo de 12 monatoj ĝis la 10a de januaro 2019.

La rezolucio 2393 estis adoptita per 12 favoraj voĉoj kaj tri sindetenoj de Bolivio, Ĉinio kaj Rusio.

Ĝi petas, ke la siriaj aŭtoritatoj rapide respondu ĉiujn petojn por transliniaj liveroj prezentitaj de la UN kaj iliaj efektivigaj partneroj kaj pozitive konsideru tiajn petojn.

Etiopa oficialulo diris marde, ke 78 homoj estis mortigitaj lastatempe en konflikto inter oroma kaj somalia komunumoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin